Psalmo 69
Al la ĥorestro. Por ŝoŝanoj.
De David.
|
1
|
Savu min, ho Dio;
Ĉar la akvoj venis ĝis mia animo.
|
|
2
|
Mi profundiĝis en profundan
marĉon, kaj mi ne havas, sur kio stari;
Mi enfalis en la profundon de la akvo, kaj la fluo min forportas.
|
|
3
|
Mi senfortiĝis de mia
kriado, sekiĝis mia gorĝo;
Laciĝis miaj okuloj de la atendado de mia Dio.
|
|
4
|
Pli multaj ol la haroj de mia
kapo estas miaj senkaŭzaj malamantoj;
Fortiĝis miaj premantoj, miaj maljustaj malamikoj;
Kion mi ne rabis, tion mi devas fordoni.
|
|
5
|
Ho Dio, Vi scias mian
malsaĝecon;
Kaj miaj kulpoj ne estas kaŝitaj por Vi.
|
|
6
|
Ne hontiĝu per mi tiuj, kiuj
esperas al Vi, ho mia Sinjoro, Eternulo Cebaot!
Ne hontiĝu per mi tiuj, kiuj Vin serĉas, ho Dio de Izrael!
|
|
7
|
Ĉar pro Vi mi portas
malhonoron,
Honto kovras mian vizaĝon.
|
|
8
|
Mi fariĝis fremda por miaj
fratoj,
Nekonato por la filoj de mia patrino.
|
|
9
|
Ĉar fervoro pri Via domo
min konsumis,
Kaj la insultoj de Viaj insultantoj falis sur min.
|
|
10
|
Kaj mi ploras, mia animo estas
en fasto,
Kaj pri tio oni min hontigas.
|
|
11
|
Kiel veston mi metis sur min
sakon,
Kaj mi fariĝis moka ekzemplo por ili.
|
|
12
|
Parolas pri mi la sidantoj
ĉe la pordego,
Kaj la drinkantoj kantas pri mi.
|
|
13
|
Kaj mi preĝas al Vi, ho
Eternulo, en favora tempo;
Ho Dio, pro Via granda boneco respondu al mi per Via vera helpo.
|
|
14
|
Eligu min el la ŝlimo, ke
mi ne dronu;
Mi estu savita kontraŭ miaj malamantoj kaj el profunda akvo.
|
|
15
|
Ne fortiru min fluo de la akvo,
Ne englutu min profundo,
Kaj abismo ne fermu super mi sian buŝon.
|
|
16
|
Aŭskultu min, ho Eternulo,
ĉar bona estas Via favorkoreco;
Laŭ Via kompatemeco turnu Vin al mi.
|
|
17
|
Kaj ne kaŝu antaŭ Via
sklavo Vian vizaĝon, ĉar mi suferas;
Rapidu, aŭskultu min.
|
|
18
|
Alproksimiĝu al mia animo,
savu ĝin;
Spite miajn malamikojn liberigu min.
|
|
19
|
Vi scias mian malhonoron kaj
mian honton kaj mian mokatecon;
Antaŭ Vi estas ĉiuj miaj premantoj.
|
|
20
|
Honto rompis mian koron, kaj mi
senfortiĝis;
Mi atendis kompatantojn, sed ili forestis;
Konsolantojn, sed mi ne trovis.
|
|
21
|
Kaj ili donis al mi por
manĝo galon,
Kaj en mia soifo ili trinkigis al mi vinagron.
|
|
22
|
Ilia tablo antaŭ ili
fariĝu reto,
Kaj ilia prospero fariĝu kaptilo.
|
|
23
|
Mallumiĝu iliaj okuloj, ke
ili ne vidu;
Kaj iliajn lumbojn malfortigu por ĉiam.
|
|
24
|
Verŝu sur ilin Vian
furiozon,
Kaj la flamo de Via kolero ilin ataku.
|
|
25
|
Ilia loĝejo dezertiĝu,
En iliaj tendoj ne ekzistu loĝanto.
|
|
26
|
Ĉar tiun, kiun Vi frapis,
ili persekutas,
Kaj la suferojn de Viaj batitoj ili rakontas.
|
|
27
|
Aldonu kulpon al ilia kulpo,
Ke ili ne atingu Vian bonecon.
|
|
28
|
Ili estu elstrekitaj el la libro
de vivantoj,
Kaj ili ne estu skribitaj kune kun virtuloj.
|
|
29
|
Sed mi estas malriĉa kaj
suferanta;
Via helpo min defendu, ho Dio.
|
|
30
|
Mi gloros la nomon de Dio per
kanto,
Kaj mi rakontos en danko Lian grandecon.
|
|
31
|
Kaj ĝi estos pli agrabla al
la Eternulo,
Ol bovo aŭ bovido kun kornoj kaj fendohavaj hufoj.
|
|
32
|
Vidos humiluloj kaj ĝojos!
Ho serĉantoj de Dio, via koro reviviĝu.
|
|
33
|
Ĉar la Eternulo
aŭskultas humilulojn,
Kaj Siajn malliberulojn Li ne malŝatas.
|
|
34
|
Gloru Lin la ĉielo kaj la
tero,
La maroj, kaj ĉio, kio en ili moviĝas.
|
|
35
|
Ĉar Dio helpos Cionon kaj
konstruos la urbojn de Judujo,
Ke oni tie loĝos kaj ilin heredos.
|
|
36
|
Kaj la idaro de Liaj sklavoj
ĝin heredos,
Kaj la amantoj de Lia nomo loĝos en ĝi.
|