Psalmo 71
|
1
|
Vin, ho Eternulo, mi fidas:
Mi neniam estu hontigita.
|
|
2
|
Per Via justeco savu min kaj
liberigu min;
Klinu al mi Vian orelon, kaj helpu min.
|
|
3
|
Estu por mi fortika roko, kien
mi povus ĉiam veni,
Kiun Vi destinis por mia savo;
Ĉar Vi estas mia roko kaj mia fortikaĵo.
|
|
4
|
Ho mia Dio, liberigu min el la
mano de malbonulo,
El la mano de krimulo kaj premanto.
|
|
5
|
Ĉar Vi estas mia espero, ho
mia Sinjoro;
La Eternulo estas mia fido de post mia juneco.
|
|
6
|
Vin mi fidis de la embrieco,
De la ventro de mia patrino Vi estas mia protektanto;
Vin mi ĉiam gloros.
|
|
7
|
Mirindaĵo mi estis por
multaj;
Kaj Vi estas mia forta rifuĝejo.
|
|
8
|
Mia buŝo estas plena de
glorado por Vi,
Ĉiutage de Via majesto.
|
|
9
|
Ne forpuŝu min en la tempo
de maljuneco;
Kiam konsumiĝos miaj fortoj, tiam ne forlasu min.
|
|
10
|
Ĉar miaj malamikoj parolas
pri mi,
Kaj tiuj, kiuj insidas kontraŭ mia animo, konsiliĝas inter si,
|
|
11
|
Dirante: Dio lin forlasis;
Persekutu kaj kaptu lin, ĉar neniu lin savos.
|
|
12
|
Ho Dio, ne malproksimiĝu de
mi;
Ho mia Dio, rapidu, por helpi min.
|
|
13
|
Estu hontigitaj kaj malaperu la
persekutantoj de mia animo;
De honto kaj malhonoro estu kovritaj tiuj, kiuj deziras al mi malbonon.
|
|
14
|
Kaj mi ĉiam fidos
Kaj ĉiam pligrandigos Vian gloron.
|
|
15
|
Mia buŝo rakontos Vian
justecon,
Ĉiutage Vian helpon,
Ĉar mi ne povus ĉion elkalkuli.
|
|
16
|
Mi gloros la fortojn de mia
Sinjoro, la Eternulo;
Mi rakontos nur Vian justecon.
|
|
17
|
Ho Dio, Vi instruis min detempe
de mia juneco;
Kaj ĝis nun mi predikas pri Viaj mirakloj.
|
|
18
|
Ankaŭ ĝis la maljuneco
kaj grizeco ne forlasu min, ho Dio,
Ĝis mi rakontos pri Via brako al la estonta generacio,
Pri Via forto al ĉiuj venontoj.
|
|
19
|
Via justeco, ho Dio, estas tre
alta;
En la grandaj faroj, kiujn Vi plenumis,
Ho Dio, kiu Vin egalas?
|
|
20
|
Vi vidigis al mi grandajn kaj
kruelajn suferojn,
Sed Vi denove min vivigis,
Kaj el la abismoj de la tero Vi denove min eligis.
|
|
21
|
Vi pliigas mian grandecon
Kaj denove min konsolas.
|
|
22
|
Kaj mi gloros Vin per psaltero
por Via fideleco, ho mia Dio;
Mi kantos al Vi per harpo,
Ho Sanktulo de Izrael!
|
|
23
|
ĝojas miaj lipoj, kiam mi
kantas al Vi;
Kaj mia animo, kiun Vi savis.
|
|
24
|
Kaj mia lango ĉiutage
rakontas Vian justecon;
Ĉar hontigitaj kaj malhonoritaj estas tiuj, kiuj deziras al mi malbonon.
|