Psalmo 72
Pri Salomono.
|
1
|
Ho Dio, Vian juĝon donu al
la reĝo
Kaj Vian justecon al la reĝido.
|
|
2
|
Li juĝu Vian popolon kun
vero
Kaj Viajn prematojn kun justeco.
|
|
3
|
La montoj alportu al la popolo
pacon,
Ankaŭ la montetoj, per justeco.
|
|
4
|
Li juĝu la prematojn en la
popolo,
Li savu la filojn de senhavulo,
Kaj li dispremu la premanton.
|
|
5
|
Oni timu Vin tiel longe, kiel
ekzistos la suno kaj la luno,
De generacioj al generacioj.
|
|
6
|
Li malleviĝu, kiel pluvo
sur falĉitan herbejon;
Kiel gutoj, kiuj malsekigas la teron.
|
|
7
|
En liaj tagoj floru virtulo kaj
granda paco,
Ĝis ne plu ekzistos la luno.
|
|
8
|
Li regu de maro ĝis maro
Kaj de la Rivero ĝis la finoj de la tero.
|
|
9
|
Kliniĝu antaŭ li la
dezertanoj,
Kaj liaj malamikoj leku polvon.
|
|
10
|
La reĝoj de
Tarŝiŝ kaj de la insuloj alportu donacojn;
La reĝoj de ŝeba kaj Seba venigu donojn.
|
|
11
|
Kliniĝu antaŭ li
ĉiuj reĝoj;
Ĉiuj popoloj lin servu.
|
|
12
|
Ĉar li savos ploregantan
malriĉulon
Kaj senhelpan mizerulon.
|
|
13
|
Li estos favorkora por
malriĉulo kaj senhavulo,
Kaj li savos la animojn de mizeruloj.
|
|
14
|
De malico kaj krimo li savos
iliajn animojn;
Kaj kara estos ilia sango en liaj okuloj.
|
|
15
|
Kaj li vivu, kaj oni donu al li
el la oro de ŝeba;
Kaj oni ĉiam preĝu por li, kaj ĉiutage oni lin benu.
|
|
16
|
Estu multe da greno en la lando;
Sur la supro de la montoj ĝiaj spikoj ondiĝu kiel Lebanon;
Kaj en la urboj ĉio floru, kiel herbo sur la tero.
|
|
17
|
Lia nomo estu eterna;
Tiel longe, kiel ekzistas la suno, kresku lia nomo;
Ĉiuj popoloj sin benu per li kaj gloru lin.
|
|
18
|
Glorata estu Dio la Eternulo,
Dio de Izrael,
Kiu sola faras miraklojn.
|
|
19
|
Kaj laŭdata estu Lia glora
nomo eterne;
Kaj Lia gloro plenigu la tutan teron.
Amen, kaj amen!
|
|
20
|
Finiĝis
la preĝoj de David, filo de Jiŝaj.
|