Psalmo 73
Psalmo de Asaf.
|
1
|
Jes, bona estas Dio por Izrael,
Por tiuj, kiuj havas puran koron.
|
|
2
|
Sed mi--apenaŭ ne
falŝanceliĝis miaj piedoj,
Preskaŭ elglitis miaj paŝoj.
|
|
3
|
Ĉar mi ĉagreniĝis
pro la fanfaronuloj,
Vidante la bonstaton de la malvirtuloj.
|
|
4
|
Ĉar ili ne havas suferojn
de morto,
Kaj iliaj fortoj estas fortikaj.
|
|
5
|
Ili ne partoprenas en la zorgoj
de homoj,
Kaj ili ne suferas kun aliaj homoj.
|
|
6
|
Tial ilian kolon
ĉirkaŭvolvis fiereco,
Kaj perforteco ilin vestas kiel ornamo.
|
|
7
|
Pro graso elmetiĝis iliaj
okuloj,
Superbordiĝis en ilia koro la intencoj.
|
|
8
|
Ili mokas, ili parolas
malbonintence pri premado;
Ili parolas de alte.
|
|
9
|
Kontraŭ la ĉielon ili
levas sian buŝon,
Kaj ilia lango promenas sur la tero.
|
|
10
|
Tial tien ankaŭ iras Lia
popolo,
Kaj ili akvon ĉerpas abunde.
|
|
11
|
Kaj ili diras: Kiel Dio scias?
Kaj ĉu la Plejaltulo komprenas?
|
|
12
|
Jen tiuj estas malvirtuloj,
Kaj ili estas feliĉuloj de la mondo kaj atingis riĉecon!
|
|
13
|
Nur vane mi purigis mian koron
Kaj lavis per senkulpeco miajn manojn,
|
|
14
|
Kaj mi turmentiĝadis
ĉiutage
Kaj mi suferas punon ĉiumatene!
|
|
15
|
Se mi intencus paroli kiel ili,
Tiam mi fariĝus perfida al la generacio de Viaj filoj.
|
|
16
|
Mi meditis, por kompreni ĉi
tion;
Sed ĝi estis malfacila en miaj okuloj,
|
|
17
|
ĝis mi venis en la
sanktejon de Dio
Kaj ekkomprenis la finon de tio.
|
|
18
|
Vi starigas ilin sur glitiga
loko;
Kaj Vi ĵetas ilin en pereon.
|
|
19
|
Kiel momente ili ruiniĝis!
Pereis, malaperis de subita teruro!
|
|
20
|
Simile al sonĝo post la
vekiĝo,
Vi, ho mia Sinjoro, en kolero tute sensignifigas ilian bildon.
|
|
21
|
Kiam bolis mia koro
Kaj turmentiĝis mia internaĵo,
|
|
22
|
Tiam mi estis senklerulo kaj mi
ne komprenis;
Mi estis kiel bruto antaŭ Vi.
|
|
23
|
Sed mi ĉiam estas apud Vi;
Vi tenas min je la dekstra mano.
|
|
24
|
Per Via konsilo Vi min kondukas,
Kaj poste Vi akceptas min kun honoro.
|
|
25
|
Kiu estas por mi en la
ĉielo?
Kaj krom Vi mi nenion volas sur la tero.
|
|
26
|
Konsumiĝas mia karno kaj
mia koro;
Sed la fortikaĵo de mia koro kaj mia parto estas Dio por eterne.
|
|
27
|
Jen tiuj, kiuj
malproksimiĝas de Vi, pereas;
Vi ekstermas ĉiun, kiu perfidiĝis al Vi.
|
|
28
|
Sed al mi estas bone, ke mi
estas proksima al Dio;
Sur mian Sinjoron, sur la Eternulon, mi metis mian fidon,
Por rakonti ĉiujn Viajn farojn.
|