Psalmo 74
Instruo de Asaf.
|
1
|
Kial, ho Dio, Vi forpuŝis
nin por ĉiam?
Kial fumas Via kolero kontraŭ la ŝafoj de Via paŝtejo?
|
|
2
|
Rememoru Vian komunumon, kiun Vi
aĉetis en la tempo antikva,
La genton de Via heredo, kiun Vi liberigis,
Ĉi tiun monton Cion, sur kiu Vi loĝiĝis.
|
|
3
|
Direktu Viajn paŝojn al la
eternaj ruinoj,
Al ĉio, kion detruis malamiko en la sanktejo.
|
|
4
|
Krias Viaj malamikoj en Via
domo,
Metis tie siajn signojn.
|
|
5
|
Oni vidas, kiel ili levas la
hakilojn
Kontraŭ la lignajn plektaĵojn.
|
|
6
|
Kaj nun ĉiujn ĝiajn
skulptaĵojn
Ili dishakas per hakilo kaj marteloj.
|
|
7
|
Ili bruligis per fajro Vian
sanktejon,
Malhonore alterigis la loĝejon de Via nomo.
|
|
8
|
Ili diris en sia koro: Ni
ruinigos ilin tute;
Ili forbruligis ĉiujn domojn de Dio en la lando.
|
|
9
|
Niajn signojn ni ne vidis;
Jam ne ekzistas profeto,
Kaj neniu ĉe ni scias, kiel longe tio daŭros.
|
|
10
|
Kiel longe, ho Dio, mokos la
premanto?
Ĉu eterne la malamiko insultos Vian nomon?
|
|
11
|
Kial Vi retenas Vian brakon kaj
Vian dekstran manon?
Ekstermu ilin el Via basko.
|
|
12
|
Dio estas ja mia Reĝo de
antikve,
Li faras savon sur la tero.
|
|
13
|
Vi disŝiris per Via forto
la maron,
Vi rompis la kapojn de balenoj en la akvo;
|
|
14
|
Vi disbatis la kapojn de la
levjatano,
Vi donis ĝin por manĝo al la bestoj de la dezerto;
|
|
15
|
Vi elfendis fonton kaj torenton,
Vi elsekigis potencajn riverojn.
|
|
16
|
Al Vi apartenas la tago, kaj al
Vi apartenas la nokto;
Vi aranĝis lumon kaj sunon;
|
|
17
|
Vi difinis ĉiujn limojn de
la tero;
La someron kaj la vintron Vi aranĝis.
|
|
18
|
Rememoru tion, ke malamiko
insultas la Eternulon
Kaj popolo malsaĝa malhonoras Vian nomon.
|
|
19
|
Ne fordonu al sovaĝa besto
la animon de Via turto;
La anaron de Viaj mizeruloj ne forgesu por ĉiam.
|
|
20
|
Rememoru la interligon,
Ĉar ĉiuj mallumaj lokoj de la tero estas plenaj de rabejoj.
|
|
21
|
La suferanto ne reiru hontigita;
Malriĉulo kaj mizerulo gloru Vian nomon.
|
|
22
|
Leviĝu, ho Dio, defendu
Vian aferon;
Rememoru la malhonoron, kiun malsaĝulo faras al Vi ĉiutage.
|
|
23
|
Ne forgesu la krion de Viaj
malamikoj;
La bruo de tiuj, kiuj leviĝis kontraŭ Vi, konstante kreskas.
|