Psalmo 77
Al la ĥorestro. Por Jedutun.
Psalmo de Asaf.
|
1
|
Mia voĉo iras al Dio, kaj
mi krias;
Mia voĉo iras al Dio, ke Li aŭskultu min.
|
|
2
|
En la tago de mia suferado mi
serĉas mian Sinjoron;
En la nokto mia mano estas etendita kaj ne malleviĝas;
Mia animo ne volas konsoliĝi.
|
|
3
|
Mi rememoras Dion, kaj mi
ĝemas;
Mi meditas, kaj mia spirito malĝojas.
|
|
4
|
Vi retenas la palpebrojn de miaj
okuloj;
Mi estas frapita, mi ne povas paroli.
|
|
5
|
Mi meditas pri la tagoj
antikvaj,
Pri la jaroj antaŭlonge pasintaj.
|
|
6
|
Mi rememoras en la nokto mian
kanton;
Mi parolas kun mia koro,
Kaj mia spirito esploras.
|
|
7
|
Ĉu por eterne mia Sinjoro
forpuŝis?
Kaj ĉu Li ne plu favoros?
|
|
8
|
Ĉu por eterne
ĉesiĝis Lia boneco?
Ĉu Lia promeso ne plenumiĝos por ĉiuj generacioj?
|
|
9
|
Ĉu Dio forgesis indulgi?
Ĉu Li fermis en kolero Sian favorkorecon? Sela.
|
|
10
|
Kaj mi diris: Tio estas mia
aflikto,
Ke aliiĝis la dekstra mano de la Plejaltulo.
|
|
11
|
Mi rememoros la farojn de la
Eternulo;
Jes, mi rememoros Viajn antikvajn miraklojn.
|
|
12
|
Mi meditos pri ĉiuj Viaj
faroj,
Kaj pri Viaj agoj mi parolos.
|
|
13
|
Ho Dio, en sankteco estas Via
vojo;
Kiu estas tiel granda dio, kiel nia Dio?
|
|
14
|
Vi estas tiu Dio, kiu faras
miraklojn;
Vi montris Vian forton inter la popoloj.
|
|
15
|
Vi liberigis per Via brako Vian
popolon,
La filojn de Jakob kaj Jozef. Sela.
|
|
16
|
Vidis Vin akvoj, ho Dio,
Vidis Vin akvoj, kaj ili ektremis,
Kaj abismoj skuiĝis.
|
|
17
|
Nubegoj verŝis akvon,
La ĉielo eligis bruon,
Kaj Viaj sagoj ekflugis.
|
|
18
|
La voĉo de Via tondro estis
en la turnovento,
Fulmoj lumigis la mondon;
Tremis kaj ŝanceliĝis la tero.
|
|
19
|
Sur la maro estis Via vojo,
Kaj Via irejo sur grandaj akvoj,
Sed Viaj paŝosignoj ne estis videblaj.
|
|
20
|
Vi kondukis Vian popolon kiel
ŝafojn,
Per la mano de Moseo kaj Aaron.
|