Psalmo 78
Instruo de Asaf.
|
1
|
Atentu, ho mia popolo, mian
instruon;
Klinu vian orelon al la paroloj de mia buŝo.
|
|
2
|
Mi malfermos per sentenco mian
buŝon;
Mi eldiros enigmojn el tempo antikva.
|
|
3
|
Kion ni aŭdis kaj
sciiĝis,
Kion rakontis al ni niaj patroj,
|
|
4
|
Tion ni ne kaŝos antaŭ
iliaj infanoj,
Rakontante al venonta generacio la gloron de la Eternulo,
Kaj Lian potencon, kaj Liajn miraklojn, kiujn Li faris.
|
|
5
|
Li starigis ateston en Jakob,
Kaj en Izrael Li fiksis leĝon,
Pri kiu Li ordonis al niaj patroj,
Ke ili sciigu ĝin al siaj infanoj,
|
|
6
|
Por ke sciu estonta generacio,
la infanoj, kiuj naskiĝos,
Ili leviĝu kaj rakontu al siaj infanoj.
|
|
7
|
Ili metu sian fidon sur Dion,
Kaj ili ne forgesu la farojn de Dio,
Kaj ili plenumu Liajn ordonojn;
|
|
8
|
Kaj ili ne estu, kiel iliaj
patroj,
Generacio ribela kaj perfida,
Generacio, kiu ne estis firma per sia koro,
Nek fidela al Dio per sia spirito.
|
|
9
|
La filoj de Efraim, armitaj,
portantaj pafarkon,
Turniĝis malantaŭen en tago de batalo;
|
|
10
|
Ili ne plenumis la
interkonsenton de Dio,
Kaj rifuzis sekvi Lian instruon;
|
|
11
|
Kaj ili forgesis Liajn farojn,
Kaj Liajn miraklojn, kiujn Li aperigis al ili.
|
|
12
|
Antaŭ iliaj patroj Li faris
miraklojn
En la lando Egipta, sur la kampo Coan.
|
|
13
|
Li fendis la maron kaj pasigis
ilin,
Kaj starigis la akvon kvazaŭ muron;
|
|
14
|
Kaj Li kondukis ilin tage en
nubo
Kaj la tutan nokton en la lumo de fajro;
|
|
15
|
Li fendis ŝtonojn en la
dezerto,
Kaj trinkigis ilin kvazaŭ el granda abismo;
|
|
16
|
Li eligis riveretojn el roko,
Kaj fluigis akvon kiel riverojn.
|
|
17
|
Sed ili plue pekis antaŭ
Li,
Ĉagrenis la Plejaltulon en la dezerto;
|
|
18
|
Kaj ili incitis Dion en sia
koro,
Petante manĝon pro sia kaprico;
|
|
19
|
Kaj ili parolis kontraŭ
Dio,
Kaj diris: ĉu Dio povas kovri tablon en la dezerto?
|
|
20
|
Jen Li frapis rokon,
Kaj verŝiĝis akvo kaj ekfluis riveroj:
Ĉu Li povas ankaŭ panon doni?
Ĉu Li pretigos ankaŭ viandon por Sia popolo?
|
|
21
|
Tial la Eternulo, aŭdinte,
flamiĝis;
Kaj fajro ekbrulis kontraŭ Jakob,
Kaj leviĝis kolero kontraŭ Izrael;
|
|
22
|
Ĉar ili ne kredis je Dio
Kaj ne fidis Lian savon.
|
|
23
|
Kaj Li ordonis el supre al la
nuboj,
kaj Li malfermis la pordojn de la ĉielo;
|
|
24
|
Kaj Li pluvigis al ili manaon, por
manĝi,
Kaj Li donis al ili ĉielan grenon.
|
|
25
|
Panon de potenculoj ĉiu
manĝis;
Li sendis al ili manĝon satege.
|
|
26
|
Li kurigis tra la ĉielo
venton orientan,
Kaj per Sia forto Li aperigis venton sudan;
|
|
27
|
Kaj Li pluvigis sur ilin viandon
kiel polvon,
Kaj flugilajn birdojn kiel apudmaran sablon;
|
|
28
|
Kaj Li faligis ĉion mezen
de ilia tendaro,
Ĉirkaŭe de iliaj loĝejoj.
|
|
29
|
Kaj ili manĝis kaj tre
satiĝis;
Kaj Li venigis al ili tion, kion ili deziris.
|
|
30
|
Sed kiam ili ankoraŭ ne
forlasis sian deziron
Kaj ilia manĝaĵo estis ankoraŭ en ilia buŝo,
|
|
31
|
La kolero de Dio venis sur ilin
Kaj mortigis la plej eminentajn el ili,
Kaj la junulojn de Izrael ĝi faligis.
|
|
32
|
Malgraŭ ĉio ĉi
tio ili plue ankoraŭ pekis
Kaj ne kredis je Liaj mirakloj.
|
|
33
|
Kaj Li finigis iliajn tagojn en
vanteco
Kaj iliajn jarojn en teruro.
|
|
34
|
Kiam Li estis mortiganta ilin,
tiam ili Lin ekserĉis,
Returniĝis kaj fervore vokis Dion;
|
|
35
|
Kaj ili rememoris, ke Dio estas
ilia fortikaĵo
Kaj Dio la Plejalta estas ilia Liberiganto.
|
|
36
|
Sed ili flatis al Li per sia
buŝo,
Kaj per sia lango ili mensogis al Li;
|
|
37
|
Ĉar ilia koro ne estis
firma al Li,
Kaj ili ne estis fidelaj en Lia interligo.
|
|
38
|
Tamen Li, favorkora, pardonas
pekon, kaj Li ne pereigas,
Kaj Li ofte forklinis Sian koleron,
Kaj Li ne eligis Sian tutan furiozon.
|
|
39
|
Kaj Li rememoris, ke ili estas
karno,
Vento, kiu iras kaj ne revenas.
|
|
40
|
Kiom da fojoj ili ĉagrenis
Lin en la dezerto
Kaj indignigis Lin en la stepo!
|
|
41
|
Ripete ili incitadis Dion
Kaj provokis la Sanktulon de Izrael.
|
|
42
|
Ili ne rememoris Lian manon,
La tagon, en kiu Li liberigis ilin de premanto,
|
|
43
|
Kiam Li faris en Egiptujo Siajn
signojn
Kaj Siajn miraklojn sur la kampo Coan;
|
|
44
|
Kiam Li ŝanĝis en sangon
iliajn riverojn kaj torentojn,
Ke ili ne povis trinki.
|
|
45
|
Li sendis sur ilin insektojn,
kiuj ilin manĝis,
Kaj ranojn, kiuj ilin pereigis;
|
|
46
|
Iliajn produktojn de la tero Li
fordonis al vermoj
Kaj ilian laboron al akridoj;
|
|
47
|
Per hajlo Li batis iliajn
vinberojn,
Kaj iliajn sikomorojn per frosto;
|
|
48
|
Li elmetis al hajlo iliajn
brutojn,
Kaj iliajn paŝtatarojn al fulmo;
|
|
49
|
Li sendis sur ilin Sian
flamantan koleron,
Furiozon, malbenon, kaj mizeron,
Taĉmenton da malbonaj anĝeloj.
|
|
50
|
Li donis liberan vojon al Sia
kolero,
Ne ŝirmis kontraŭ la morto ilian animon,
Kaj ilian vivon Li transdonis al pesto;
|
|
51
|
Li mortigis ĉiun
unuenaskiton en Egiptujo,
La komencajn fortojn en la tendoj de ĥam.
|
|
52
|
Kaj Li kondukis kiel ŝafojn
Sian popolon,
Kaj Li kondukis ilin kiel paŝtataron tra la dezerto;
|
|
53
|
Li kondukis ilin en
sendanĝereco, kaj ili ne timis,
Kaj iliajn malamikojn kovris la maro;
|
|
54
|
Kaj Li venigis ilin al Sia
sankta limo,
Al tiu monto, kiun akiris Lia dekstra mano;
|
|
55
|
Li forpelis antaŭ ili
popolojn,
Lote disdonis ilian heredon,
Kaj loĝigis en iliaj tendoj la tribojn de Izrael.
|
|
56
|
Sed ili incitis kaj
ĉagrenis Dion la Plejaltan,
Kaj Liajn leĝojn ili ne observis;
|
|
57
|
Ili defalis kaj perfidiĝis,
kiel iliaj patroj,
Returniĝis, kiel malfidinda pafarko;
|
|
58
|
Ili kolerigis Lin per siaj
altaĵoj,
Kaj per siaj idoloj ili Lin incitis.
|
|
59
|
Dio aŭdis kaj
flamiĝis,
Kaj forte ekindignis kontraŭ Izrael;
|
|
60
|
Li forlasis Sian loĝejon en
ŝilo,
La tendon, en kiu Li loĝis inter la homoj;
|
|
61
|
Kaj Li fordonis en malliberecon
Sian forton,
Kaj Sian majeston en la manon de malamiko;
|
|
62
|
Kaj Li elmetis al glavo Sian
popolon,
Kaj kontraŭ Sia heredo Li flamiĝis.
|
|
63
|
ĝiajn junulojn
formanĝis fajro,
Kaj ĝiaj junulinoj ne estis prikantataj;
|
|
64
|
ĝiaj pastroj falis de
glavo,
Kaj ĝiaj vidvinoj ne ploris.
|
|
65
|
Sed mia Sinjoro vekiĝis
kiel dormanto,
Kiel fortulo, vigligita de vino.
|
|
66
|
Kaj Li batis ĝiajn
malamikojn malantaŭen:
Eternan malhonoron Li donis al ili.
|
|
67
|
Kaj Li malŝatis la tendon
de Jozef,
Kaj la tribon de Efraim Li ne elektis;
|
|
68
|
Sed Li elektis la tribon de
Jehuda,
La monton Cion, kiun Li ekamis;
|
|
69
|
Kaj Li konstruis Sian sanktejon
kiel monton,
Kaj kiel la teron Li fortikigis ĝin por ĉiam.
|
|
70
|
Kaj Li elektis Davidon, Sian
sklavon,
Kaj Li prenis lin el la staloj de ŝafoj.
|
|
71
|
De apud la ŝafinoj Li
venigis lin,
Por paŝti Lian popolon Jakob kaj Lian heredon Izrael.
|
|
72
|
Kaj li paŝtis ilin laŭ
la fideleco de sia koro,
Kaj per lertaj manoj li ilin kondukis.
|