Psalmo 79
Psalmo de Asaf.
|
1
|
Ho Dio! venis idolanoj en Vian
heredon,
Malpurigis Vian sanktan templon,
Faris el Jerusalem ruinojn.
|
|
2
|
La kadavrojn de Viaj sklavoj ili
donis kiel manĝon al la birdoj de la ĉielo,
La karnon de Viaj fideluloj al la bestoj de la tero;
|
|
3
|
Ili verŝis ilian sangon
kiel akvon, ĉirkaŭ Jerusalem,
Kaj estis neniu, kiu ilin enterigus.
|
|
4
|
Ni fariĝis hontindaĵo
por niaj najbaroj,
Mokataĵo kaj insultataĵo por niaj ĉirkaŭantoj.
|
|
5
|
ĝis kiam, ho Eternulo, Vi
koleros senĉese?
Kaj Via indigno brulos, kiel fajro?
|
|
6
|
Elverŝu Vian koleron sur
tiujn naciojn, kiuj Vin ne konas,
Kaj sur la regnojn, kiuj ne vokas Vian nomon;
|
|
7
|
Ĉar ili formanĝis
Jakobon
Kaj dezertigis lian loĝejon.
|
|
8
|
Ne memoru niajn antaŭajn
krimojn,
Rapide atingu nin Via favorkoreco;
Ĉar ni tre konsumiĝis.
|
|
9
|
Helpu nin, ho Dio de nia savo,
pro la gloro de Via nomo;
Kaj savu nin kaj pardonu al ni niajn pekojn pro Via nomo.
|
|
10
|
Kial devas diri la popoloj: Kie
estas ilia Dio?
Fariĝu konata inter la popoloj antaŭ niaj okuloj
La venĝo por la verŝita sango de Viaj sklavoj.
|
|
11
|
Venu al Vi la ĝemoj de la
malliberuloj;
Per la grandeco de Via brako liberigu tiujn, kiuj estas kondamnitaj al morto;
|
|
12
|
Kaj redonu al niaj najbaroj
sepoble en ilian sinon la malhonoron,
Per kiu ili malhonoris Vin, ho mia Sinjoro!
|
|
13
|
Kaj ni, Via popolo kaj la
ŝafoj de Via paŝtataro,
Eterne Vin dankos,
De generacio al generacio ni rakontos Vian gloron.
|