Psalmo 80
Al la ĥorestro. Por ŝoŝanoj.
Atesto de Asaf.
Psalmo.
|
1
|
Ho Paŝtisto de Izrael,
aŭskultu;
Vi, kiu kondukas Jozefon, kiel ŝafojn,
Vi, kiu sidas sur keruboj, aperu!
|
|
2
|
Antaŭ Efraim kaj Benjamen
kaj Manase veku Vian forton,
Kaj venu, por savi nin.
|
|
3
|
Ho Dio, revenigu nin kaj lumigu
Vian vizaĝon,
Por ke ni estu savitaj.
|
|
4
|
Ho Eternulo, Dio Cebaot,
Ĝis kiam Vi kolere repuŝos la preĝon de Via popolo?
|
|
5
|
Vi manĝigis al ili panon
larman,
Kaj Vi trinkigis al ili larmojn per granda mezuro.
|
|
6
|
Vi faris nin objekto de disputo
por niaj najbaroj;
Kaj niaj malamikoj nin mokas.
|
|
7
|
Ho Dio Cebaot! revenigu nin kaj
lumigu Vian vizaĝon,
Por ke ni estu savitaj.
|
|
8
|
Vinberbranĉon el Egiptujo
Vi elportis,
Vi forpelis popolojn kaj ĝin plantis;
|
|
9
|
Vi purigis lokon por ĝi;
Kaj ĝi profundigis siajn radikojn kaj plenigis la tutan landon;
|
|
10
|
Montojn kovris ĝia ombro,
Kaj ĝiaj branĉoj fariĝis kiel cedroj de Dio.
|
|
11
|
ĝi etendis siajn
branĉojn ĝis la maro
Kaj siajn branĉetojn ĝis la Rivero.
|
|
12
|
Kial Vi detruis ĝiajn
barilojn,
Ke ĉiuj pasantoj ĝin ŝiras?
|
|
13
|
Subfosas ĝin arbara apro,
Kaj kampa besto ĝin mordas.
|
|
14
|
Ho Dio Cebaot, returniĝu;
Rigardu el la ĉielo kaj vidu, kaj rememoru tiun vinbertrunkon,
|
|
15
|
Kaj ŝirmu tion, kion
plantis Via dekstra mano,
Kaj la kreskaĵidon, kiun Vi fortikigis por Vi.
|
|
16
|
ĝi estas bruligita de
fajro, krevinta;
De Via minaca vizaĝo ili pereis.
|
|
17
|
Via brako estu super la viro de
Via dekstra mano,
Super la homido, kiun Vi fortikigis por Vi.
|
|
18
|
Kaj ni ne foriros de Vi;
Vivigu nin, kaj ni vokos Vian nomon.
|
|
19
|
Ho Eternulo, Dio Cebaot!
revenigu nin, lumigu Vian vizaĝon,
Por ke ni estu savitaj.
|