Psalmo 81
Al la ĥorestro. Por la gitito. De Asaf.
|
1
|
Laŭte kantu al Dio, nia
forto;
Ĝoje kriu al la Dio de Jakob.
|
|
2
|
Sonigu kanton, donu tamburinon,
Ĉarman harpon, kaj psalteron.
|
|
3
|
Muziku per korno en novmonato,
Je la plenluno, en la tago de nia festo.
|
|
4
|
Ĉar ĝi estas leĝo
por Izrael
Kaj ordono de la Dio de Jakob.
|
|
5
|
Li aranĝis ĝin kiel
ateston por Jozef,
Kiam Li eliris kontraŭ la landon Egiptan.
Lingvon, kiun mi ne konas, mi aŭdis:
|
|
6
|
Mi liberigis lian dorson de
ŝarĝo,
Liaj manoj liberiĝis de korboj.
|
|
7
|
En la mizero vi vokis, kaj Mi
vin helpis;
Mi respondis al vi en mistera loko de tondro;
Mi esploris vin ĉe la akvo de Malpaco. Sela.
|
|
8
|
Aŭdu, ho Mia popolo, Mi
atestos al vi;
Ho Izrael, se vi Min aŭskultus!
|
|
9
|
Ne estu ĉe vi alia dio;
Kaj ne adoru fremdan dion.
|
|
10
|
Mi estas la Eternulo, via Dio,
Kiu elkondukis vin el la lando Egipta;
Malfermu larĝe vian buŝon, kaj Mi ĝin plenigos.
|
|
11
|
Sed Mia popolo ne aŭskultis
Mian voĉon,
Izrael ne obeis Min.
|
|
12
|
Kaj Mi lasis ilin al la kaprico
de ilia koro,
Ke ili iru laŭ siaj intencoj.
|
|
13
|
Ho, se Mia popolo aŭskultus
Min,
Se Izrael irus per Miaj vojoj!
|
|
14
|
Rapide Mi faligus iliajn
malamikojn,
Kaj kontraŭ iliajn premantojn Mi direktus Mian manon.
|
|
15
|
La malamantoj de la Eternulo
humiliĝus antaŭ Li,
Kaj ilia bonstato estus eterna.
|
|
16
|
Kaj Mi manĝigus al ili
grason de tritiko,
Kaj Mi satigus vin per mielo el roko.
|