Psalmo 83
Kanto-
Psalmo de Asaf.
|
1
|
Ho Dio, ne silentu;
Ne estu senparola kaj ne restu trankvila, ho Dio!
|
|
2
|
Ĉar jen Viaj malamikoj
ekbruis,
Kaj Viaj malamantoj levis la kapon.
|
|
3
|
Kontraŭ Via popolo ili
sekrete konspiras,
Kaj ili konsiliĝas kontraŭ Viaj gardatoj.
|
|
4
|
Ili diris: Ni iru, kaj ni
ekstermu ilin el inter la popoloj,
Ke oni ne plu rememoru la nomon de Izrael.
|
|
5
|
Ĉar ili unuanime
interkonsentis,
Ili faris interligon kontraŭ Vi:
|
|
6
|
La tendoj de Edom kaj la
Iŝmaelidoj,
Moab kaj la Hagaridoj,
|
|
7
|
Gebal kaj Amon kaj Amalek,
La Filiŝtoj kun la loĝantoj de Tiro;
|
|
8
|
Ankaŭ Asirio aliĝis al
ili
Kaj fariĝis helpo al la idoj de Lot. Sela.
|
|
9
|
Faru al ili, kiel al Midjan,
Kiel al Sisera, kiel al Jabin ĉe la torento Kiŝon,
|
|
10
|
Kiuj estis ekstermitaj en En-Dor
Kaj fariĝis sterko por la tero.
|
|
11
|
Agu kun iliaj princoj kiel kun
Oreb kaj Zeeb,
Kaj kun ĉiuj iliaj estroj kiel kun Zebaĥ kaj Calmuna,
|
|
12
|
Kiuj diris: Ni ekposedu la
loĝejon de Dio!
|
|
13
|
Ho mia Dio, similigu ilin al
turniĝanta polvo,
Al pajlrestaĵo antaŭ vento.
|
|
14
|
Kiel fajro bruligas arbaron,
Kaj kiel flamo bruldezertigas montojn,
|
|
15
|
Tiel pelu ilin per Via ventego,
Kaj per Via fulmotondro ilin timigu.
|
|
16
|
Plenigu ilian vizaĝon per
malhonoro,
Por ke ili turniĝu al Via nomo, ho Eternulo.
|
|
17
|
Ili estu hontigitaj kaj
timigitaj por ĉiam,
Ili malhonoriĝu kaj pereu.
|
|
18
|
Kaj ili eksciu, ke Vi, kies nomo
estas ETERNULO,
Estas sola Plejaltulo super la tuta tero.
|