Psalmo 86
Preĝo de David.
|
1
|
Klinu, ho Eternulo, Vian orelon,
aŭskultu min;
Ĉar mi estas mizera kaj malriĉa.
|
|
2
|
Konservu mian animon, ĉar
mi estas fidela;
Ho Vi, mia Dio, helpu Vian sklavon, kiu fidas Vin.
|
|
3
|
Korfavoru min, ho mia Sinjoro,
Ĉar mi vokas al Vi la tutan tagon.
|
|
4
|
ĝojigu la animon de Via
sklavo,
Ĉar al Vi, ho mia Sinjoro, mi levas mian animon.
|
|
5
|
Ĉar Vi, mia Sinjoro, estas
bona kaj pardonema
Kaj tre favora por ĉiuj, kiuj Vin vokas.
|
|
6
|
Aŭskultu, ho Eternulo, mian
preĝon,
Kaj atentu la voĉon de mia petego.
|
|
7
|
En tago de mia sufero mi Vin
vokas,
Por ke Vi aŭskultu min.
|
|
8
|
Ne ekzistas simila al Vi inter
la dioj, ho mia Sinjoro,
Kaj ne ekzistas faroj kiel Viaj.
|
|
9
|
Ĉiuj popoloj, kiujn Vi
kreis, venos kaj kliniĝos antaŭ Via vizaĝo, ho mia Sinjoro,
Kaj honoros Vian nomon.
|
|
10
|
Ĉar Vi estas granda kaj Vi
faras miraklojn;
Vi sola estas Dio.
|
|
11
|
Montru al mi, ho Eternulo, Vian
vojon, por ke mi iru en Via vero;
Dediĉu mian koron al la respektado de Via nomo.
|
|
12
|
Mi dankos Vin, ho mia Sinjoro,
mia Dio, per mia tuta koro,
Kaj mi honoros Vian nomon eterne.
|
|
13
|
Ĉar granda estas Via boneco
al mi;
Kaj Vi savis mian animon el la profundo de ŝeol.
|
|
14
|
Ho Dio, fieruloj leviĝis
kontraŭ mi,
Kaj anaro da premantoj serĉas mian animon
Kaj ne havas Vin antaŭ si.
|
|
15
|
Sed Vi, mia Sinjoro, estas Dio
kompatema kaj favorkora,
Longetolerema kaj tre bona kaj verama.
|
|
16
|
Turnu Vin al mi kaj korfavoru
min,
Donu Vian forton al Via sklavo,
Kaj helpu la filon de Via sklavino.
|
|
17
|
Faru super mi signon por bono,
Por ke miaj malamantoj vidu kaj hontiĝu,
Ĉar Vi, ho Eternulo, min helpos kaj konsolos.
|