Psalmo 88
Kanto-
Psalmo de la Koraĥidoj. Al
la ĥorestro. Por maĥalat-
leanoto. Instruo de Heman, la Ezraĥido.
|
1
|
Ho Eternulo, Dio de mia savo!
Tage kaj nokte mi krias antaŭ Vi.
|
|
2
|
Mia preĝo venu antaŭ
Vian vizaĝon;
Klinu Vian orelon al mia ploro.
|
|
3
|
Ĉar mia animo
trosatiĝis de malbonoj
Kaj mia vivo atingis ŝeolon.
|
|
4
|
Mi similiĝis al la
forirantoj en la tombon;
Mi fariĝis kiel viro sen fortoj,
|
|
5
|
Etendita inter mortintoj;
Kiel mortigitoj, kuŝantaj en la tombo,
Kiujn Vi jam ne rememoras
Kaj kiuj estas forigitaj for de Via mano.
|
|
6
|
Vi metis min en la plej
profundan foson,
En mallumon, en abismon.
|
|
7
|
Pezas sur mi Via furiozo,
Kaj per ĉiuj Viaj ondoj Vi min premas. Sela.
|
|
8
|
Vi malproksimigis de mi miajn
konatojn,
Vi faris min abomenaĵo por ili;
Mi estas enŝlosita, kaj mi ne povas eliri.
|
|
9
|
Mia okulo mallumiĝis de
malĝojo;
Mi vokas Vin, ho Eternulo, ĉiutage,
Mi etendas al Vi miajn manojn.
|
|
10
|
Ĉu por mortintoj Vi faros
miraklojn?
Ĉu malvivuloj leviĝos kaj gloros Vin? Sela.
|
|
11
|
Ĉu en la tombo estos
rakontata Via boneco,
Kaj fidindeco en la abismo?
|
|
12
|
Ĉu en la mallumo estos
konataj Viaj mirakloj,
Kaj Via justeco en la lando de forgeso?
|
|
13
|
Sed mi vokas al Vi, ho Eternulo,
Kaj matene mia preĝo Vin renkontas.
|
|
14
|
Kial, ho Eternulo, Vi forpuŝas
mian animon?
Kial Vi kaŝas Vian vizaĝon de mi?
|
|
15
|
Mi estas mizera kaj senforta
detempe de la juneco;
Mi portas Viajn terurojn, mi konsumiĝas.
|
|
16
|
Venis sur min Via furiozo,
Viaj timigoj min dispremas.
|
|
17
|
Ili ĉirkaŭas min, kiel
akvo, ĉiutage;
Ili tute min ĉirkaŭsieĝas.
|
|
18
|
Vi malproksimigis de mi amanton
kaj amikon;
Miaj konatoj estas en mallumo.
|