Psalmo 89
Instruo de Etan, la Ezraĥido.
|
1
|
La favorfarojn de la Eternulo mi
kantos eterne;
De generacio al generacio mi sciigos Vian fidelecon per mia buŝo.
|
|
2
|
Ĉar mi diris: Por eterne
estas fundamentita la boneco,
En la ĉielo estas fortikigita Via fideleco.
|
|
3
|
Mi faris interligon kun Mia
elektito.
Mi ĵuris al David, Mia sklavo:
|
|
4
|
Por eterne Mi fortikigos vian
semon,
Kaj Mi konstruis vian tronon por ĉiuj generacioj. Sela.
|
|
5
|
Kaj la ĉielo gloras Viajn
miraklojn, ho Eternulo,
Kaj Vian fidelecon en la anaro de la sanktuloj.
|
|
6
|
Ĉar kiu en la ĉielo
estas egala al la Eternulo?
Kiu estas simila al la Eternulo inter la potenculoj?
|
|
7
|
Dio estas potenca en la anaro de
la sanktuloj,
Kaj timinda por ĉiuj, kiuj Lin ĉirkaŭas.
|
|
8
|
Ho Eternulo, Dio Cebaot,
Kiu estas potenca kiel Vi, ho Eternulo?
Kaj Via fideleco estas en ĉio, kio Vin ĉirkaŭas.
|
|
9
|
Vi regas la malkvietecon de la
maro;
Kiam leviĝas ĝiaj ondoj, Vi ilin kvietigas.
|
|
10
|
Vi faligis Rahabon, kiel
mortigiton;
Per Via forta brako Vi diskurigis Viajn malamikojn.
|
|
11
|
Al Vi apartenas la ĉielo,
kaj ankaŭ al Vi apartenas la tero;
La universon, kaj ĉion, kio ĝin plenigas, Vi fondis.
|
|
12
|
La nordon kaj la sudon Vi kreis;
Tabor kaj ĥermon prikantas Vian nomon.
|
|
13
|
Vi havas brakon kun forto;
Potenca estas Via mano, alta estas Via dekstra.
|
|
14
|
Virto kaj justeco estas la
fundamento de Via trono;
Boneco kaj vero iras antaŭ Via vizaĝo.
|
|
15
|
Feliĉa estas la popolo, kiu
konas trumpetadon;
Ho Eternulo, en la lumo de Via vizaĝo ili marŝas;
|
|
16
|
Pro Via nomo ili ĝojas la
tutan tagon,
Kaj ili fieras pro Via justeco.
|
|
17
|
Ĉar Vi estas la beleco de
ilia forto;
Kaj pro Via favoro altiĝas nia korno.
|
|
18
|
Ĉar de la Eternulo estas
nia ŝildo,
Kaj de la Sanktulo de Izrael estas nia reĝo.
|
|
19
|
Tiam Vi parolis en vizio al Viaj
fideluloj,
Kaj Vi diris: Mi sendis helpon al heroo,
Mi altigis elektiton el la popolo.
|
|
20
|
Mi trovis Davidon, Mian sklavon,
Per Mia sankta oleo Mi lin ŝmiris.
|
|
21
|
Mia mano lin subtenos,
Kaj Mia brako lin fortikigos.
|
|
22
|
Ne venkos lin malamiko,
Kaj malbonagulo lin ne premos.
|
|
23
|
Kaj Mi disbatos antaŭ lia
vizaĝo liajn malamikojn,
Kaj liajn malamantojn Mi frapos.
|
|
24
|
Kaj Mia fideleco kaj Mia favoro
estas kun li;
Kaj per Mia nomo altiĝos lia korno.
|
|
25
|
Kaj Mi etendos super la maron
lian brakon
Kaj super la riverojn lian dekstran manon.
|
|
26
|
Li vokos Min: Vi estas mia
patro,
Mia Dio, kaj la roko de mia savo.
|
|
27
|
Kaj Mi faros lin unuenaskito,
Ĉefo super la reĝoj de la tero.
|
|
28
|
Por ĉiam Mi konservos al li
Mian favoron;
Kaj Mia interligo kun li estos fidela.
|
|
29
|
Kaj lian semon Mi faros eterna,
Kaj lian tronon longedaŭra kiel la ĉielo.
|
|
30
|
Se liaj filoj forlasos Mian
instruon
Kaj ne iros laŭ Miaj leĝoj;
|
|
31
|
Se Miajn decidojn ili
malplenumos
Kaj Miajn ordonojn ili ne observos:
|
|
32
|
Tiam Mi per bastono punos ilian
pekon
Kaj per batoj ilian krimon;
|
|
33
|
Sed Mian favoron Mi ne forprenos
de li,
Kaj Mian fidelecon Mi ne perfidos;
|
|
34
|
Mi ne malplenumos Mian
interligon,
Kaj tion, kio eliris el Mia buŝo, Mi ne ŝanĝos.
|
|
35
|
Unu aferon Mi ĵuris per Mia
sankteco:
Mi ne perfidos al David:
|
|
36
|
Lia semo estos eterna,
Kaj lia trono estos kiel la suno antaŭ Mi.
|
|
37
|
Kiel la luno, ĝi staros
eterne,
Kaj kiel la atestulo en la ĉielo ĝi estos fidinda.
Sela.
|
|
38
|
Sed nun Vi forpuŝis kaj
malestimis,
Vi koleris Vian sanktoleiton.
|
|
39
|
Vi disigis la interligon kun Via
sklavo,
ĵetis sur la teron lian kronon.
|
|
40
|
Vi detruis ĉiujn liajn
barilojn,
Ruinigis liajn fortikaĵojn.
|
|
41
|
Prirabas lin ĉiuj pasantoj;
Li fariĝis mokataĵo por siaj najbaroj.
|
|
42
|
Vi altigis la dekstran manon de
liaj malamikoj,
Vi ĝojigis ĉiujn liajn kontraŭulojn.
|
|
43
|
Vi returnis la tranĉon de
lia glavo,
Kaj ne subtenis lin en la milito.
|
|
44
|
Vi forigis lian brilon,
Kaj lian tronon Vi ĵetis sur la teron.
|
|
45
|
Vi mallongigis la tagojn de lia
juneco,
Vi kovris lin per honto. Sela.
|
|
46
|
ĝis kiam, ho Eternulo, Vi
kaŝos Vin senĉese
Kaj Via kolerego brulos kiel fajro?
|
|
47
|
Ho, rememoru, kia estas la
daŭro de mia vivo,
Por kia vantaĵo Vi kreis ĉiujn homidojn.
|
|
48
|
Kiu homo vivas kaj neniam vidos
morton,
Savos sian animon de la mano de ŝeol? Sela.
|
|
49
|
Kie estas Viaj antaŭaj
favorfaroj, mia Sinjoro,
Pri kiuj Vi ĵuris al David per Via fideleco?
|
|
50
|
Rememoru, mia Sinjoro, la
malhonoron de Viaj sklavoj,
Kiun mi portas en mia brusto de ĉiuj multaj popoloj,
|
|
51
|
Kaj per kiu malhonoras Viaj malamikoj,
ho Eternulo,
Per kiu ili malhonoras la paŝosignojn de Via sanktoleito.
|
|
52
|
Glorata
estu la Eternulo eterne.
Amen, kaj Amen!
|