Psalmo 90
Preĝo de Moseo, homo de Dio.
|
1
|
Mia Sinjoro, Vi estis por ni
loĝejo
De generacio al generacio.
|
|
2
|
Antaŭ ol la montoj
naskiĝis
Kaj Vi kreis la teron kaj la mondon,
Kaj de eterne ĝis eterne, Vi estas Dio.
|
|
3
|
Vi venigas homon al polvo;
Kaj Vi diras: Revenu, homidoj.
|
|
4
|
Ĉar mil jaroj estas en Viaj
okuloj
Kiel la hieraŭa tago, kiu pasis,
Kaj kiel nokta gardoparto.
|
|
5
|
Vi forfluigas ilin torente, ili
estas kiel sonĝo;
Matene ili renoviĝas kiel herbo:
|
|
6
|
Matene ĝi floras kaj
ĝermas,
Vespere ĝi dehakiĝas kaj sekiĝas.
|
|
7
|
Jes, ni pereas de Via kolero,
Kaj de Via kolerego ni neniiĝas.
|
|
8
|
Vi metis niajn malbonagojn
antaŭ Vin,
Nian kaŝitaĵon antaŭ la lumon de Via vizaĝo.
|
|
9
|
Ĉar ĉiuj niaj tagoj
pasis sub Via kolero,
Malaperis niaj jaroj, kiel sono.
|
|
10
|
La daŭro de nia vivo estas
sepdek jaroj,
Kaj ĉe forteco okdek jaroj;
Kaj ilia tuta majesto estas penado kaj suferado,
Ĉar ĝi forkuras rapide kaj ni forflugas.
|
|
11
|
Kiu scias la forton de Via
kolero,
Vian timindecon kaj Vian indignon?
|
|
12
|
Instruu nin kalkuli niajn
tagojn,
Por ke ni akiru saĝan koron.
|
|
13
|
Returnu Vin, ho Eternulo! Kiel
longe?
Kaj kompatu Viajn sklavojn.
|
|
14
|
Satigu nin matene per Via
boneco;
Kaj ni kantos kaj ĝojos en la daŭro de nia tuta vivo.
|
|
15
|
ĝojigu nin tiel longe, kiel
Vi nin premis,
Tiom da jaroj, kiom ni vidis mizeron.
|
|
16
|
Al Viaj sklavoj aperu Viaj
faroj,
Kaj Via beleco al iliaj infanoj.
|
|
17
|
Kaj la favoro de la Eternulo,
nia Dio, estu super ni;
Kaj la faron de niaj manoj fortikigu al ni,
Kaj fortikigu la faron de niaj manoj.
|