Psalmo 91
|
1
|
Kiu loĝas sub la ŝirmo
de la Plejaltulo,
Tiu ripozas en la ombro de la Plejpotenculo.
|
|
2
|
Mi diras al la Eternulo: Mia
rifuĝejo kaj mia fortikaĵo
Estas Dio, kiun mi fidas.
|
|
3
|
Ĉar Li savos vin de la reto
de kaptisto,
De la pereiga pesto.
|
|
4
|
Per Siaj plumoj Li ŝirmos
vin,
Kaj sub Liaj flugiloj vi rifuĝos;
Lia fideleco estas ŝildo kaj kiraso.
|
|
5
|
Ne timu la teruron de nokto,
Nek sagon, kiu flugas tage,
|
|
6
|
Nek peston, kiu iras en mallumo,
Nek epidemion, kiu ekstermas tagmeze.
|
|
7
|
Ĉe via flanko falos milo,
Kaj dek miloj ĉe via dekstra flanko;
Sed vin ĝi ne tuŝos.
|
|
8
|
Vi nur rigardos per viaj okuloj,
Kaj vi vidos la redonon al la malvirtuloj.
|
|
9
|
Ĉar Vi, ho Eternulo, estas
mia defendo!
La Plejaltulon vi elektis kiel vian rifuĝejon.
|
|
10
|
Ne trafos vin malbono,
Kaj frapo ne atingos vian tendon.
|
|
11
|
Ĉar al Siaj anĝeloj Li
ordonis pri vi,
Ke ili vin gardu sur ĉiuj viaj vojoj.
|
|
12
|
Sur la manoj ili vin portos,
Por ke vi ne falpuŝiĝu sur ŝtono per via piedo.
|
|
13
|
Sur leonon kaj aspidon vi
paŝos,
Vi piedpremos leonidon kaj drakon.
|
|
14
|
Ĉar li ekamis Min, tial Mi
lin savos;
Mi defendos lin, ĉar li konas Mian nomon.
|
|
15
|
Li vokos Min, kaj Mi lin
aŭskultos;
Mi estos kun li en mizero;
Mi lin liberigos kaj honoratigos.
|
|
16
|
Mi satigos lin per longa vivo,
Kaj aperigos al li Mian helpon.
|