Psalmo 92
Psalmo-kanto por la tago sabata.
|
1
|
Bone estas glori la Eternulon
Kaj prikanti Vian nomon, ho Plejaltulo;
|
|
2
|
Rakonti matene pri Via boneco
Kaj nokte pri Via fideleco,
|
|
3
|
Sur dekkorda instrumento kaj sur
psaltero,
Per solenaj sonoj de harpo.
|
|
4
|
Ĉar Vi ĝojigis min, ho
Eternulo, per Viaj agoj;
La farojn de Viaj manoj mi prikantos.
|
|
5
|
Kiel grandaj estas Viaj faroj,
ho Eternulo!
Tre profundaj estas Viaj pensoj.
|
|
6
|
Malklerulo ne scias,
Kaj malsaĝulo tion ne komprenas.
|
|
7
|
Kiam malvirtuloj verdestas kiel
herbo
Kaj ĉiuj malbonaguloj floras,
Tio kondukas al ilia ekstermiĝo por eterne.
|
|
8
|
Kaj Vi estas alta eterne, ho
Eternulo.
|
|
9
|
Ĉar jen Viaj malamikoj, ho
Eternulo,
Jen Viaj malalmikoj pereas,
Diskuras ĉiuj malbonaguloj.
|
|
10
|
Sed mian kornon Vi altigas kiel
la kornon de bubalo;
Mi estas oleita per freŝa oleo.
|
|
11
|
Kaj mia okulo rigardas miajn
malamikojn;
Pri la malbonaguloj, miaj kontraŭuloj, aŭdas miaj oreloj.
|
|
12
|
Virtulo verdestas, kiel palmo,
Staras alte, kiel cedro sur Lebanon.
|
|
13
|
Plantitaj en la domo de la
Eternulo,
Ili verdestas en la kortoj de nia Dio.
|
|
14
|
Ili floras ankoraŭ en la
maljuneco,
Estas sukplenaj kaj freŝaj,
|
|
15
|
Por sciigi, ke la Eternulo estas
justa,
Mia fortikaĵo, kaj ne ekzistas en Li maljusteco.
|