Psalmo 94
|
1
|
Dio de venĝo, ho Eternulo,
Dio de venĝo, aperu!
|
|
2
|
Leviĝu, Juĝanto de la
tero;
Redonu la meritaĵon al la fieruloj.
|
|
3
|
Kiel longe la malvirtuloj, ho
Eternulo,
Kiel longe la malvirtuloj triumfos?
|
|
4
|
Ili estas malhumilaj, parolas
arogantaĵon;
Fanfaronas ĉiuj malbonaguloj.
|
|
5
|
Vian popolon, ho Eternulo, ili
premas,
Kaj Vian heredon ili turmentas.
|
|
6
|
Vidvinon kaj fremdulon ili
mortigas,
Kaj orfojn ili buĉas.
|
|
7
|
Kaj ili diras: La Eternulo ne
vidas,
Kaj la Dio de Jakob ne scias.
|
|
8
|
Komprenu, senprudentuloj en la
popolo;
Kaj vi, malsaĝuloj, kiam vi saĝiĝos?
|
|
9
|
Ĉu ne aŭdas Tiu, kiu
aranĝis orelon?
Ĉu ne vidas Tiu, kiu kreis okulon?
|
|
10
|
Ĉu ne punas la
ĝustiganto de la popoloj,
Kiu instruas al homo scion?
|
|
11
|
La Eternulo scias la pensojn de
homo,
Ke ili estas vantaj.
|
|
12
|
Bone estas al la homo, kiun Vi,
ho Eternulo, ĝustigas,
Kaj al kiu Vi instruas Vian leĝon,
|
|
13
|
Por trankviligi lin en la
malbonaj tagoj,
Ĝis estos pretigita la foso por la malvirtulo.
|
|
14
|
Ĉar la Eternulo ne
forpuŝos Sian popolon,
Kaj Sian heredon Li ne forlasos.
|
|
15
|
Ĉar juĝo revenos al
vero,
Kaj ĝin sekvos ĉiuj virtkoruloj.
|
|
16
|
Kiu helpas min kontraŭ
malbonuloj?
Kiu staras apud mi kontraŭ malbonaguloj?
|
|
17
|
Se la Eternulo ne estus mia
helpanto,
Mia animo preskaŭ kuŝus jam silenta.
|
|
18
|
Kiam mi diris, ke mia piedo
ŝanceliĝas,
Via boneco, ho Eternulo, min subtenis.
|
|
19
|
Kiam mi havas interne multe da
maltrankvilaj pensoj,
Viaj konsoloj karesas mian animon.
|
|
20
|
Ĉu aliĝos al Vi trono
de maljusteco,
Kiu aranĝas maljustaĵon en la nomo de la leĝo?
|
|
21
|
Ili sin armas kontraŭ la
animo de virtulo,
Kaj sangon senkulpan ili akuzas.
|
|
22
|
Sed la Eternulo estos mia rifuĝejo;
Kaj mia Dio estos la roko de mia ŝirmo.
|
|
23
|
Kaj Li redonos al ili por iliaj
malbonagoj,
Kaj por ilia malboneco Li ilin ekstermos;
Ilin ekstermos la Eternulo, nia Dio.
|