Psalmo 96
|
1
|
Kantu al la Eternulo novan
kanton;
Kantu al la Eternulo la tuta tero.
|
|
2
|
Kantu al la Eternulo, gloru Lian
nomon,
Proklamu de tago al tago Lian savon.
|
|
3
|
Rakontu inter la popoloj Lian
gloron,
Inter ĉiuj gentoj Liajn miraklojn.
|
|
4
|
Ĉar la Eternulo estas
granda kaj tre glorinda,
Li estas timinda pli ol ĉiuj dioj.
|
|
5
|
Ĉar ĉiuj dioj de la
popoloj estas nur idoloj;
Sed la Eternulo kreis la ĉielon.
|
|
6
|
Gloro kaj majesto estas
antaŭ Li,
Forto kaj beleco estas en Lia sanktejo.
|
|
7
|
Tributu al la Eternulo, familioj
de la popoloj;
Tributu al la Eternulo gloron kaj potencon.
|
|
8
|
Tributu al la Eternulo la
honoron de Lia nomo;
Alportu donacon kaj venu en Liajn kortojn.
|
|
9
|
Kliniĝu al la Eternulo en
sankta ornamo;
Tremu antaŭ Li la tuta tero.
|
|
10
|
Diru inter la popoloj: La
Eternulo reĝas,
Kaj fortikigita estas la mondo, ke ĝi ne ŝanceliĝu;
Li juĝas la popolojn en justeco.
|
|
11
|
ĝoju la ĉielo, kaj
estu gaja la tero,
Bruu la maro, kaj ĉio, kio ĝin plenigas.
|
|
12
|
ĝoju la kampo, kaj
ĉio, kio estas sur ĝi;
Tiam kantu ĉiuj arboj de la arbaro
|
|
13
|
Antaŭ la Eternulo, ĉar
Li venas,
Ĉar Li venas, por juĝi la teron;
Li juĝos la mondon kun justeco
Kaj la popolojn kun Sia fideleco.
|