Table of Contents | Words: Alphabetical - Frequency - Inverse - Length - Statistics | Help | IntraText Library

Psalmaro

IntraText CT - Text

  • Psalmo 97
Previous - Next

Click here to hide the links to concordance

Psalmo 97

1

La Eternulo reĝas; ĝoju la tero;
Estu gajaj la multaj insuloj.

2

Nubo kaj mallumo estas ĉirkaŭ Li;
Vero kaj justeco estas la fundamento de Lia trono.

3

Fajro iras antaŭ Li,
Kaj bruligas ĉirkaŭe Liajn malamikojn.

4

Liaj fulmoj lumigas la mondon;
La tero vidas, kaj tremas.

5

Montoj fandiĝas kiel vakso antaŭ la vizaĝo de la Eternulo,
Antaŭ la vizaĝo de la Sinjoro de la tuta tero.

6

La ĉielo rakontas Lian veron,
Kaj ĉiuj popoloj vidas Lian gloron.

7

Hontiĝu ĉiuj, kiuj servas al idoloj,
Kiuj laŭdas sin pro diaĉoj.
Kliniĝu antaŭ Li ĉiuj dioj.

8

Aŭdis kaj ekĝojis Cion,
Kaj ektriumfis la filinoj de Jehuda
Pro Viaj juĝoj, ho Eternulo.

9

Ĉar Vi, ho Eternulo, estas Plejalta super la tuta tero,
Vi tre alte leviĝis super ĉiuj dioj.

10

Amantoj de la Eternulo, malamu malbonon.
Li gardas la animojn de Siaj fideluloj;
Li savos ilin de la mano de malvirtuloj.

11

Lumo verŝiĝas sur virtulon,
Kaj ĝojo sur purkorulojn.

12

ĝoju, virtuloj, pro la Eternulo,
Kaj gloru Lian sanktan nomon.

 

 




Previous - Next

Table of Contents | Words: Alphabetical - Frequency - Inverse - Length - Statistics | Help | IntraText Library

Best viewed with any browser at 800x600 or 768x1024 on Tablet PC
IntraText® (V89) - Some rights reserved by EuloTech SRL - 1996-2007. Content in this page is licensed under a Creative Commons License