Psalmo 102
Preĝo de mizerulo, kiam li perdas la
fortojn kaj elverŝas
antaŭ la Eternulo sian malĝojon.
|
1
|
Ho Eternulo, aŭskultu mian
preĝon;
Kaj mia krio venu al Vi.
|
|
2
|
Ne kaŝu antaŭ mi Vian
vizaĝon en la tago de mia suferado;
Klinu al mi Vian orelon;
En la tago, kiam mi vokas, rapide aŭskultu min.
|
|
3
|
Ĉar pasis kiel fumo miaj
tagoj,
Kaj miaj ostoj ĉirkaŭbrulis kiel en forno.
|
|
4
|
Falĉiĝis kiel herbo
kaj sekiĝis mia koro,
Ĉar mi forgesis manĝi mian panon.
|
|
5
|
De la voĉo de mia plorado
Algluiĝis miaj ostoj al mia karno.
|
|
6
|
Mi similiĝis al pelikano en
la dezerto,
Mi fariĝis kiel noktuo en ruinoj.
|
|
7
|
Mi ne dormas,
Kaj mi estas kiel birdo solulo sur tegmento.
|
|
8
|
Ĉiutage insultas min miaj
malamikoj,
Miaj mokantoj ĵuras per mi.
|
|
9
|
Ĉar cindron mi manĝis
kiel panon,
Kaj mian trinkaĵon mi miksis kun larmoj,
|
|
10
|
Kaŭze de Via kolero kaj
indigno;
Ĉar Vi min levis kaj ĵetis.
|
|
11
|
Miaj tagoj malaperas kiel ombro,
Kaj mi sekiĝas kiel herbo.
|
|
12
|
Sed Vi, ho Eternulo, restas
eterne;
Kaj la memoro pri Vi restas de generacio al generacio.
|
|
13
|
Vi leviĝos, Vi korfavoros
Cionon;
Ĉar estas tempo por ĝin kompati, ĉar venis la tempo.
|
|
14
|
Ĉar Viaj sklavoj ekamis
ĝiajn ŝtonojn,
Ĉarma estas por ili ĝia polvo.
|
|
15
|
Kaj ektimos popoloj la nomon de
la Eternulo,
Kaj ĉiuj reĝoj de la tero Vian gloron.
|
|
16
|
Ĉar la Eternulo rekonstruis
Cionon,
Kaj aperis en Sia gloro.
|
|
17
|
Li Sin turnis al la preĝo
de la forlasitoj,
Kaj ne forpuŝis ilian petegon.
|
|
18
|
Ĉi tio estos skribita por
estontaj generacioj;
Kaj rekreita popolo gloros la Eternulon.
|
|
19
|
Ĉar Li rigardis malsupren
el Sia sankta altaĵo,
El la ĉielo la Eternulo direktis rigardon al la tero,
|
|
20
|
Por aŭdi la ĝemon de
malliberulo,
Por liberigi la kondamnitajn al morto;
|
|
21
|
Por ke oni rakontu en Cion pri
la nomo de la Eternulo
Kaj en Jerusalem pri Lia gloro,
|
|
22
|
Kiam kolektiĝos kune la
popoloj kaj regnoj,
Por servi al la Eternulo.
|
|
23
|
Li lacigis en la vojo miajn
fortojn,
Li mallongigis miajn tagojn.
|
|
24
|
Mi diras: Ho mia Dio, ne
forprenu min en la mezo de miaj tagoj,
Vi, kies jaroj estas de generacio al generacio.
|
|
25
|
En antikveco Vi fondis la teron;
Kaj la ĉielo estas la faro de Viaj manoj.
|
|
26
|
Ili pereos, sed Vi restos;
Kaj ĉiuj ili eluziĝos kiel vesto,
Kiel veston Vi ilin ŝanĝos, kaj ili ŝanĝiĝos.
|
|
27
|
Sed Vi restas la sama,
Kaj Viaj jaroj ne finiĝos.
|
|
28
|
La filoj de Viaj sklavoj restos,
Kaj ilia semo fortikiĝos antaŭ Vi.
|