Psalmo 103
De David.
|
1
|
Benu, ho mia animo, la
Eternulon,
Kaj mia tuta internaĵo Lian sanktan nomon.
|
|
2
|
Benu, ho mia animo, la
Eternulon,
Kaj ne forgesu ĉiujn Liajn bonfarojn.
|
|
3
|
Li pardonas ĉiujn viajn
pekojn,
Li sanigas ĉiujn viajn malsanojn;
|
|
4
|
Li savas de la tombo vian vivon,
Li kronas vin per boneco kaj favorkoreco;
|
|
5
|
Li satigas per bonaĵoj vian
maljunan aĝon,
Ke via juneco renoviĝas kiel ĉe aglo.
|
|
6
|
La Eternulo faras justecon kaj
juĝon al ĉiuj prematoj.
|
|
7
|
Li sciigis Siajn vojojn al
Moseo,
Siajn farojn al la Izraelidoj.
|
|
8
|
Favorkora kaj kompatema estas la
Eternulo,
Longetolerema kaj tre bona.
|
|
9
|
Ne eterne Li indignas,
Kaj ne por ĉiam Li koleras.
|
|
10
|
Ne laŭ niaj pekoj Li agis
kun ni,
Kaj ne laŭ niaj krimoj Li redonis al ni.
|
|
11
|
Ĉar kiel alte estas la
ĉielo super la tero,
Tiel granda estas Lia boneco por tiuj, kiuj Lin timas.
|
|
12
|
Kiel malproksime estas la
oriento de la okcidento,
Tiel Li malproksimigis de ni niajn pekojn.
|
|
13
|
Kiel patro korfavoras filojn,
Tiel la Eternulo korfavoras tiujn, kiuj Lin timas.
|
|
14
|
Ĉar Li scias nian esencon;
Li memoras, ke ni estas polvo.
|
|
15
|
La tagoj de homo estas kiel
herbo;
Kiel floro de kampo, tiel li floras.
|
|
16
|
Pasas super ĝi vento, kaj
ĝi jam ne ekzistas;
Kaj ĝia loko ĝin jam ne rekonas.
|
|
17
|
Sed la boneco de la Eternulo
daŭras eterne al tiuj, kiuj Lin timas,
Kaj Lia bonfaremeco iras ĝis la pranepoj,
|
|
18
|
Kiuj observas Lian interligon
Kaj memoras Liajn ordonojn por ilin plenumi.
|
|
19
|
La Eternulo starigis en la
ĉielo Sian tronon;
Kaj Lia reĝeco regas ĉion.
|
|
20
|
Benu la Eternulon Liaj
anĝeloj, potencaj per sia forto,
Kiuj plenumas Lian vorton,
Por ke oni obeu la voĉon de Lia vorto.
|
|
21
|
Benu la Eternulon ĉiuj Liaj
ĉirkaŭantoj,
Liaj servantoj, kiuj plenumas Lian volon.
|
|
22
|
Benu la Eternulon ĉiuj Liaj
kreitaĵoj,
En ĉiuj lokoj de Lia regado.
Benu, ho mia animo, la Eternulon.
|