Psalmo 104
|
1
|
Benu, ho mia animo, la
Eternulon.
Ho Eternulo, mia Dio, Vi estas tre granda,
De majesto kaj beleco Vi estas vestita;
|
|
2
|
Vi, kiu estas
ĉirkaŭkovrita de lumo kiel de vesto,
Kiu sternas la ĉielon kiel tapiŝon;
|
|
3
|
Kiu aranĝas sur la akvo
Siajn ĉambrojn,
Kiu faras la nubojn Lia veturilo;
Kiu iras sur la flugiloj de la vento;
|
|
4
|
Kiu faras la ventojn Liaj
senditoj,
Flamantan fajron Liaj servantoj;
|
|
5
|
Kiu fondis la teron sur ĝiaj
fundamentoj,
Ke ĝi neniam ŝanceliĝos.
|
|
6
|
La abismon Vi kovris kiel per
vesto,
Sur la montoj staras akvo;
|
|
7
|
De Via minaco ĝi kuras,
De la voĉo de Via tondro ĝi forrapidas.
|
|
8
|
ĝi leviĝas sur
montojn, malleviĝas sur valojn,
Al tiu loko, kiun Vi destinis por ĝi.
|
|
9
|
Vi faris limon, kiun ĝi ne
superpaŝos,
Por ke ĝi ne revenu por kovri la teron.
|
|
10
|
Vi sendas fontojn al la riveroj,
Kiuj iras inter montoj;
|
|
11
|
Ili trinkigas ĉiujn kampajn
bestojn;
Sovaĝaj azenoj kvietigas sian soifon.
|
|
12
|
Apud ili loĝas la birdoj
ĉielaj,
El inter la branĉoj ili sonigas sian voĉon.
|
|
13
|
Vi trinkigas la montojn el Viaj
ĉambroj;
Per la produktoj de Viaj faroj satiĝas la tero.
|
|
14
|
Vi kreskigas herbon por la
bruto,
Kaj verdaĵon, kiu servas al la homo,
Por elirigi panon el la tero.
|
|
15
|
Kaj la vino gajigas la koron de
la homo,
La vizaĝo brilas de oleo,
Kaj la pano fortikigas la koron de la homo.
|
|
16
|
Satiĝas la arboj de la
Eternulo,
La cedroj de Lebanon, kiujn Li plantis;
|
|
17
|
Kaj tie nestas birdoj;
Cikonio havas sian loĝejon sur abioj;
|
|
18
|
La altaj montoj estas por la ibeksoj,
La rokoj estas rifuĝejo por la hirakoj.
|
|
19
|
Li aranĝis la lunon
laŭ la partoj de tempo;
La suno scias sian subiron.
|
|
20
|
Vi sendas mallumon, kaj
fariĝas nokto,
Dum kiu vagas ĉiuj arbaraj bestoj;
|
|
21
|
La leonidoj krias pri rabakiro,
Por peti de Dio sian manĝaĵon.
|
|
22
|
Kiam leviĝas la suno,
Ili sin kaŝas kaj kuŝiĝas en siaj loĝejoj.
|
|
23
|
Eliras homo por sia
okupiĝo,
Por sia laboro ĝis la vespero.
|
|
24
|
Kiel multaj estas Viaj faroj, ho
Eternulo!
Ĉion Vi faris kun saĝo;
La tero estas plena de Viaj faritaĵoj.
|
|
25
|
Jen la maro, granda kaj vasta:
Tie estas rampaĵoj sennombraj,
Bestoj malgrandaj kaj grandaj;
|
|
26
|
Tie iras ŝipoj;
Tie estas la levjatano, kiun Vi kreis, ke ĝi tie ludu.
|
|
27
|
Ĉiuj ili atendas de Vi,
Ke Vi donu al ili manĝon en ĝia tempo.
|
|
28
|
Vi donas al ili, ili kolektas;
Vi malfermas Vian manon, kaj ili satiĝas de bonaĵo.
|
|
29
|
Vi kaŝas Vian vizaĝon,
tiam ili ektimas;
Vi forprenas ilian spiriton,
Tiam ili mortas kaj revenas al sia polvo.
|
|
30
|
Vi sendas Vian spiriton, tiam
ili kreiĝas;
Kaj Vi renovigas la vizaĝon de la tero.
|
|
31
|
Gloro al la Eternulo estu
eterne;
La Eternulo ĝoju pri Siaj faritaĵoj.
|
|
32
|
Li ekrigardas la teron, kaj
ĝi tremas;
Li ektuŝas la montojn, kaj ili fumiĝas.
|
|
33
|
Mi kantados al la Eternulo, dum
mi vivos;
Mi muzikados al mia Dio, dum mi estos.
|
|
34
|
Agrabla estu al Li mia meditado;
Mi ĝojos pri la Eternulo.
|
|
35
|
Malaperu pekuloj de sur la tero,
Kaj malvirtuloj ne plu ekzistu.
Benu, ho mia animo, la Eternulon.
Haleluja!
|