Psalmo 105
|
1
|
Gloru la Eternulon, voku Lian
nomon;
Sciigu inter la popoloj Liajn farojn.
|
|
2
|
Kantu al Li, muziku al Li;
Parolu pri ĉiuj Liaj mirakloj.
|
|
3
|
Laŭdu Lian sanktan nomon;
Ĝoju la koro de tiuj, kiuj serĉas la Eternulon.
|
|
4
|
Turnu vin al la Eternulo kaj al
Lia potenco;
Serĉu ĉiam Lian vizaĝon.
|
|
5
|
Memoru Liajn miraklojn, kiujn Li
faris,
Liajn signomiraklojn kaj la juĝojn de Lia buŝo;
|
|
6
|
Vi, semo de Abraham, Lia sklavo,
Filoj de Jakob, Liaj elektitoj.
|
|
7
|
Li estas la Eternulo, nia Dio;
Sur la tuta tero estas Liaj juĝoj.
|
|
8
|
Li memoras eterne Sian
interligon,
La vorton, kiun Li testamentis por mil generacioj,
|
|
9
|
Kiun Li interkonsentis kun
Abraham
Kaj ĵuris al Isaak.
|
|
10
|
Li metis ĝin por Jakob kiel
leĝon,
Por Izrael kiel eternan interligon,
|
|
11
|
Dirante: Al vi Mi donos la
landon Kanaanan
Kiel vian parton heredan.
|
|
12
|
Kiam ili estis malgrandnombraj,
Malmultaj, kaj fremduloj en ĝi,
|
|
13
|
Kaj ili iradis de popolo al
popolo,
El unu regno al alia gento,
|
|
14
|
Tiam Li al neniu permesis premi
ilin,
Kaj Li punis pro ili reĝojn, dirante:
|
|
15
|
Ne tuŝu Miajn
sanktoleitojn,
Kaj al Miaj profetoj ne faru malbonon.
|
|
16
|
Kaj Li sendis malsaton en la
landon,
Rompis ĉion, kio portis panon.
|
|
17
|
Li sendis antaŭ ili homon:
Jozef estis vendita kiel sklavo.
|
|
18
|
Oni enpremis liajn piedojn en
katenojn,
Fero ŝarĝis lian korpon,
|
|
19
|
ĝis la tempo, kiam venis
Lia vorto;
La parolo de la Eternulo lin elprovis.
|
|
20
|
Reĝo sendis kaj malligis
lin,
Reganto super popoloj liberigis lin;
|
|
21
|
Li faris lin sinjoro super lia
domo
Kaj reganto super lia tuta havo,
|
|
22
|
Ke li submetu al si liajn
eminentulojn
Kaj saĝigu liajn maljunulojn.
|
|
23
|
Kaj Izrael venis en Egiptujon,
Kaj Jakob enmigris en la landon de ĥam.
|
|
24
|
Kaj Li tre kreskigis Sian
popolon,
Kaj faris ĝin pli forta ol ĝiaj malamikoj.
|
|
25
|
Li malĝustigis ilian koron,
Ke ili ekmalamis Lian popolon, ekruzis kontraŭ Liaj sklavoj.
|
|
26
|
Li sendis Moseon, Sian sklavon,
Kaj Aaronon, kiun Li elektis.
|
|
27
|
Ili faris inter ili Liajn
pruvosignojn
Kaj miraklojn en la lando de ĥam.
|
|
28
|
Li sendis mallumon kaj
mallumigis;
Kaj ili ne atentis Liajn vortojn.
|
|
29
|
Li ŝanĝis ilian akvon
en sangon,
Kaj senvivigis iliajn fiŝojn.
|
|
30
|
Ilia tero eksvarmigis ranojn,
En la ĉambroj de iliaj reĝoj.
|
|
31
|
Li diris, kaj venis fiinsektoj,
Pedikoj en ĉiuj iliaj regionoj.
|
|
32
|
Antataŭ pluvo Li donis al
ili hajlon,
Flamantan fajron en ilia lando.
|
|
33
|
Li batis iliajn vinbertrunkojn
kaj iliajn figarbojn,
Kaj rompis la arbojn en iliaj limoj.
|
|
34
|
Li diris, kaj venis akridoj kaj
skaraboj sennombraj
|
|
35
|
Kaj formanĝis la tutan
herbon en ilia lando
Kaj formanĝis la produktojn de ilia tero.
|
|
36
|
Kaj Li mortigis ĉiujn
unuenaskitojn en ilia lando,
La komencaĵojn de ĉiuj iliaj fortoj.
|
|
37
|
Sed ilin Li elkondukis kun
arĝento kaj oro,
Kaj en iliaj triboj estis neniu kadukulo.
|
|
38
|
ĝojis Egiptujo, kiam ili
eliris,
Ĉar atakis ĝin timo antaŭ ili.
|
|
39
|
Li etendis nubon, kiel kovron;
Kaj fajron, por ke ĝi lumu en la nokto.
|
|
40
|
Ili petis, kaj Li sendis
koturnojn,
Kaj per pano ĉiela Li ilin satigis.
|
|
41
|
Li malfermis rokon,
Kaj ekfluis akvo kaj ekiris kiel rivero en la dezerto.
|
|
42
|
Ĉar Li memoris Sian sanktan
vorton
Al Abraham, Sia sklavo.
|
|
43
|
Kaj Li elkondukis Sian popolon
en ĝojo,
Siajn elektitojn kun kantado.
|
|
44
|
Kaj Li donis al ili la landojn
de popoloj,
Kaj la laboron de gentoj ili heredis;
|
|
45
|
Por ke ili plenumu Liajn
leĝojn
Kaj konservu Liajn instruojn.
Haleluja!
|