Psalmo 106
|
1
|
Haleluja!
Gloru la Eternulon, ĉar Li estas bona;
Ĉar eterna estas Lia boneco.
|
|
2
|
Kiu eldiros la potencon de la
Eternulo,
Aŭdigos Lian tutan gloron?
|
|
3
|
Bone estas al tiuj, kiuj
observas justecon,
Kiuj agas bone en ĉiu tempo.
|
|
4
|
Memoru min, ho Eternulo, pro
favoro al Via popolo;
Sendu al mi Vian savon,
|
|
5
|
Por ke mi vidu la bonstaton de
Viaj elektitoj,
Por ke mi ĝoju kun la ĝojo de Via popolo,
Por ke mi triumfu kun Via heredo.
|
|
6
|
Ni pekis kune kun niaj patroj,
Ni malbonagis, ni malvirtis.
|
|
7
|
Niaj patroj en Egiptujo ne
komprenis Viajn miraklojn,
Ne memoris Vian grandan bonecon;
Kaj ili ribelis apud la maro, apud la Ruĝa Maro.
|
|
8
|
Sed Li savis ilin pro Sia nomo,
Por montri Sian potencon.
|
|
9
|
Kaj Li ekkriis al la Ruĝa
Maro, kaj ĝi elsekiĝis;
Kaj Li kondukis ilin tra la abismoj, kiel tra la dezerto.
|
|
10
|
Kaj Li savis ilin el la mano de
la malamanto,
Kaj Li liberigis ilin en la mano de la malamiko.
|
|
11
|
Kaj la akvo kovris iliajn
kontraŭulojn;
Eĉ unu el ili ne restis.
|
|
12
|
Tiam ili ekkredis al Liaj
vortoj,
Ili ekkantis Lian gloron.
|
|
13
|
Sed baldaŭ ili forgesis
Liajn farojn,
Ili ne fidis Lian konsilon.
|
|
14
|
Ili fordonis sin al siaj
kapricoj en la dezerto,
Kaj ili incitis Dion en la stepo.
|
|
15
|
Kaj Li plenumis ilian deziron,
Sed Li sendis pereon al iliaj animoj.
|
|
16
|
Ili enviis Moseon en la tendaro,
Aaronon, sanktulon de la Eternulo.
|
|
17
|
Malfermiĝis la tero kaj
englutis Datanon,
Kaj kovris la anaron de Abiram.
|
|
18
|
Kaj ekbrulis fajro en ilia
anaro,
Flamo forbruligis la malvirtulojn.
|
|
19
|
Ili faris bovidon ĉe
ĥoreb,
Kaj adorkliniĝis antaŭ fandaĵo.
|
|
20
|
Ili ŝanĝis sian
honoron
En bildon de bovo, kiu manĝas herbon.
|
|
21
|
Ili forgesis Dion, sian
savanton,
Kiu faris grandajn farojn en Egiptujo,
|
|
22
|
Miraklojn en la lando de
ĥam,
Timindaĵojn apud la Ruĝa Maro.
|
|
23
|
Kaj Li decidis ekstermi ilin;
Sed Moseo, Lia elektito, stariĝis antaŭ Li ĉe la fendo,
Por forklini Lian koleregon, ke Li ilin ne ekstermu.
|
|
24
|
Kaj ili malŝatis la
dezirindan landon,
Ili ne kredis al Lia vorto.
|
|
25
|
Ili murmuris en siaj tendoj,
Kaj ne aŭskultis la voĉon de la Eternulo.
|
|
26
|
Tial Li ĵuris al ili per
levo de Sia mano,
Por faligi ilin en la dezerto,
|
|
27
|
Kaj por disfaligi ilian semon
inter la popoloj,
Kaj disĵeti ilin en la landojn.
|
|
28
|
Kaj ili aliĝis al
Baal-Peor,
Kaj manĝis oferricevojn de malvivuloj.
|
|
29
|
Kaj ili kolerigis Lin per siaj
faroj;
Kaj disvastiĝis inter ili epidemio.
|
|
30
|
Kaj stariĝis Pineĥas
kaj aranĝis juĝon;
Kaj la epidemio haltis.
|
|
31
|
Kaj tio estas kalkulita al li
kiel bonfaro,
Por ĉiuj generacioj kaj eterne.
|
|
32
|
Kaj ili kolerigis Lin ĉe la
akvo de Meriba,
Kaj pro ili fariĝis malbono al Moseo;
|
|
33
|
Ĉar ili maldolĉigis
lian spiriton,
Kaj li eldiris ion nepripensitan per sia buŝo.
|
|
34
|
Ili ne ekstermis la popolojn,
Pri kiuj diris al ili la Eternulo;
|
|
35
|
Sed ili miksiĝis kun la
popoloj
Kaj lernis iliajn farojn;
|
|
36
|
Ili servis al iliaj idoloj,
Kaj ĉi tiuj fariĝis reto por ili.
|
|
37
|
Kaj ili oferdonis siajn filojn
kaj filinojn al demonoj;
|
|
38
|
Kaj ili verŝis senkulpan
sangon, la sangon de siaj filoj kaj filinoj,
Kiujn ili oferportis al la Kanaanaj idoloj;
Kaj la tero malpuriĝis de sango.
|
|
39
|
Kaj ili malpuriĝis per siaj
faroj,
Kaj malĉastiĝis per siaj agoj.
|
|
40
|
Kaj ekflamis la kolero de la
Eternulo kontraŭ Lia popolo,
Kaj Li abomenis Sian heredon;
|
|
41
|
Kaj Li donis ilin en la manojn
de idolanoj,
Kaj iliaj malamantoj ekregis super ili.
|
|
42
|
Kaj premis ilin iliaj malamikoj,
Kaj sub la manoj de ĉi tiuj ili humiliĝis.
|
|
43
|
Multajn fojojn Li ilin savis;
Sed ili ribeladis per siaj entreprenoj,
Kaj ili senfortiĝis pro sia krimeco.
|
|
44
|
Sed Li ekrigardis ilian suferon,
Kiam Li aŭdis ilian kriadon;
|
|
45
|
Kaj Li rememoris Sian interligon
kun ili,
Kaj Li ekbedaŭris laŭ Sia granda favorkoreco;
|
|
46
|
Kaj Li aperigis kompaton por ili
Ĉe ĉiuj iliaj malliberigintoj.
|
|
47
|
Savu nin, ho Eternulo, nia Dio,
Kaj kolektu nin el inter la popoloj,
Por glori Vian sanktan nomon,
Por triumfi pro Via gloro.
|
|
48
|
Glorata
estu la Eternulo, Dio de Izrael, de eterne ĝis eterne.
Kaj la tuta popolo diru: Amen.
Haleluja!
|