Psalmo 107
|
1
|
Gloru la Eternulon, ĉar Li
estas bona;
Ĉar eterna estas Lia boneco:
|
|
2
|
Diru la liberigitoj de la
Eternulo,
Kiujn Li liberigis el la mano de malamiko,
|
|
3
|
Kiujn Li kolektis el la landoj,
De oriento kaj okcidento,
De nordo kaj de la maro.
|
|
4
|
Ili vagis en la dezerto,
laŭ vojo senviva,
Urbon loĝatan ili ne trovis;
|
|
5
|
Ili malsatis kaj soifis,
Ilia animo en ili senfortiĝis.
|
|
6
|
Sed ili ekkriis al la Eternulo
en sia sufero,
Kaj Li liberigis ilin el ilia mizero.
|
|
7
|
Kaj Li kondukis ilin laŭ
ĝusta vojo,
Ke ili venu al urbo loĝata.
|
|
8
|
Ili gloru la Eternulon por Lia
boneco,
Kaj por Liaj mirakloj antaŭ la homidoj.
|
|
9
|
Ĉar Li satigis animon
soifantan,
Kaj animon malsatan Li plenigis per bonaĵo.
|
|
10
|
Ili sidis en mallumo kaj en
ombro de morto,
Katenitaj de mizero kaj fero;
|
|
11
|
Ĉar ili malobeis la vortojn
de Dio
Kaj malŝatis la decidon de la Plejaltulo.
|
|
12
|
Kaj Li frapis ilian koron per
sufero;
Ili falis, kaj neniu helpis.
|
|
13
|
Sed ili ekkriis al la Eternulo
en sia sufero,
Kaj Li liberigis ilin el ilia mizero.
|
|
14
|
Li eligis ilin el mallumo kaj
ombro de morto,
Kaj iliajn ligilojn Li disŝiris.
|
|
15
|
Ili gloru la Eternulon por Lia
boneco,
Kaj por Liaj mirakloj antaŭ la homidoj.
|
|
16
|
Ĉar Li rompis kuprajn pordojn,
Kaj disbatis ferajn riglilojn.
|
|
17
|
La malsaĝuloj suferis pro
siaj pekaj vojoj
Kaj pro siaj krimoj;
|
|
18
|
Ĉiujn manĝojn abomenis
ilia animo,
Kaj ili atingis la pordegon de la morto.
|
|
19
|
Sed ili ekkriis al la Eternulo
en sia sufero,
Kaj Li liberigis ilin el ilia mizero.
|
|
20
|
Li sendis Sian vorton,
Kaj Li sanigis ilin kaj savis ilin de la tombo.
|
|
21
|
Ili gloru la Eternulon por Lia
boneco,
Kaj por Liaj mirakloj antaŭ la homidoj.
|
|
22
|
Kaj ili oferdonu dankajn
oferojn,
Kaj rakontu Liajn farojn kun kantado.
|
|
23
|
Kiuj veturas per ŝipoj sur
la maro,
Kiuj komercas sur grandaj akvoj,
|
|
24
|
Tiuj vidis la farojn de la
Eternulo
Kaj Liajn miraklojn en la profundo.
|
|
25
|
Li diris, kaj aperis granda
ventego
Kaj alte levis ĝiajn ondojn:
|
|
26
|
Ili leviĝas ĝis la
ĉielo, malleviĝas en la abismojn;
Ilia animo konsumiĝas de sufero;
|
|
27
|
Ili iras ĉirkaŭe kaj
ŝanceliĝas kiel ebriulo,
Kaj ilia tuta saĝeco malaperas.
|
|
28
|
Sed ili ekkriis al la Eternulo
en sia sufero,
Kaj Li eligis ilin el ilia mizero.
|
|
29
|
Li kvietigis la ventegon,
Kaj ĝiaj ondoj silentiĝis.
|
|
30
|
Kaj ili ekĝojis, kiam
fariĝis silente;
Kaj Li alkondukis ilin al la dezirata haveno.
|
|
31
|
Ili gloru la Eternulon por Lia
boneco,
Kaj por Liaj mirakloj antaŭ la homidoj.
|
|
32
|
Kaj ili altigu Lin en popola
kunveno,
Kaj en kunsido de plejaĝuloj ili Lin laŭdu.
|
|
33
|
Li ŝanĝas riverojn en
dezerton,
Kaj fontojn de akvo en sekaĵon;
|
|
34
|
Fruktoportan teron en salan
dezerton,
Pro la malboneco de ĝiaj loĝantoj.
|
|
35
|
Li ŝanĝas dezerton en
lagon,
Kaj sekan teron en fontojn de akvo;
|
|
36
|
Kaj Li loĝigas tie
malsatulojn,
Kaj ili konstruas urbon loĝatan.
|
|
37
|
Kaj ili prisemas kampojn,
Plantas vinberujon, kaj ricevas fruktojn.
|
|
38
|
Kaj Li ilin benas, kaj ili tre
multiĝas,
Kaj brutoj ne mankas al ili.
|
|
39
|
Kaj kiam ili estas tre malmultaj
kaj malfortaj
Pro la premanta malbono kaj mizero,
|
|
40
|
Li verŝas honton sur
eminentulojn,
Kaj erarvagigas ilin en dezerto senvoja.
|
|
41
|
Malriĉulon Li altigas el
mizero,
Kaj kreas familiojn kiel ŝafojn.
|
|
42
|
La virtuloj tion vidas, kaj
ĝojas;
Kaj ĉia malboneco fermas sian buŝon.
|
|
43
|
Kiu estas saĝa, tiu tion
observu,
Kaj oni komprenu la favoraĵojn de la Eternulo.
|