Psalmo 109
Al la ĥorestro.
Psalmo de David.
|
1
|
Ho Dio, mia gloro, ne silentu.
|
|
2
|
Ĉar buŝon malvirtan
kaj buŝon malican ili malfermis kontraŭ mi,
Ili parolas kun mi per mensogema lango.
|
|
3
|
Per vortoj de malamo ili min
ĉirkaŭis,
Kaj ili militas kontraŭ mi sen mia kulpo.
|
|
4
|
Por mia amo ili min malamas;
Sed mi preĝas.
|
|
5
|
Ili pagas al mi malbonon por
bono
Kaj malamon por mia amo.
|
|
6
|
Metu malvirtulon super lin;
Kaj kontraŭulo stariĝu ĉe lia dekstra mano.
|
|
7
|
Kiam li estos juĝata, li
eliru kulpa;
Kaj lia preĝo estu peko.
|
|
8
|
Liaj tagoj estu malmultaj;
Lian oficon ricevu alia.
|
|
9
|
Liaj infanoj estu orfoj,
Kaj lia edzino estu vidvino.
|
|
10
|
Liaj infanoj vagadu,
Kaj ili petu kaj serĉu apud siaj ruinoj.
|
|
11
|
Kreditoro forprenu ĉion,
kion li havas;
Kaj fremduloj disrabu lian laboron.
|
|
12
|
Neniu faru al li ion bonan;
Kaj ne troviĝu kompatanto por liaj orfoj.
|
|
13
|
Lia idaro estu kondamnita al
ekstermo;
En la dua generacio elviŝiĝu ilia nomo.
|
|
14
|
La malbonago de liaj patroj
rememoriĝu al la Eternulo,
Kaj la peko de lia patrino ne elviŝiĝu.
|
|
15
|
Ili estu ĉiam antaŭ la
Eternulo,
Kaj Li ekstermu la memoron pri ili de sur la tero.
|
|
16
|
Pro tio, ke li ne memoris fari
bonfarojn,
Kaj ke li persekutis mizerulon kaj malriĉulon kaj korsuferanton,
Por lin mortigi.
|
|
17
|
Li amis malbenon, kaj ĝi
venis sur lin;
Li ne volis benon, kaj ĝi malproksimiĝis de li.
|
|
18
|
Li metis sur sin malbenon, kiel
veston;
Kaj ĝi penetris en lian internon, kiel akvo,
Kaj en liajn ostojn, kiel oleo.
|
|
19
|
ĝi estu por li kiel vesto,
per kiu li sin kovras,
Kaj kiel zono, kiun li ĉiam portas ĉirkaŭ si.
|
|
20
|
Tia estas de la Eternulo la
agado kontraŭ miaj kontraŭuloj,
Kaj kontraŭ tiuj, kiuj parolas malbonon kontraŭ mia animo.
|
|
21
|
Kaj Vi, ho Eternulo, mia
Sinjoro, agu kun mi pro Via nomo;
Ĉar bona estas Via favorkoreco, savu min.
|
|
22
|
Ĉar mi estas malriĉulo
kaj mizerulo,
Kaj mia koro estas rompita en mia interno.
|
|
23
|
Kiel ombro longiĝanta mi
malaperas;
Oni forskuas min kiel akridon.
|
|
24
|
Miaj genuoj senfortiĝis de
fastado,
Kaj mia karno perdis la grason.
|
|
25
|
Kaj mi fariĝis
mokataĵo por ili;
Kiam ili vidas min, ili balancas sian kapon.
|
|
26
|
Helpu min, ho Eternulo, mia Dio;
Savu min laŭ Via boneco.
|
|
27
|
Kaj oni sciu, ke tio estas Via
mano;
Ke Vi, ho Eternulo, tion faris.
|
|
28
|
Ili malbenas, sed Vi benu;
Ili leviĝis, sed ili estos hontigitaj, kaj Via sklavo ĝojos.
|
|
29
|
Miaj kontraŭuloj
kovriĝu per malhonoro,
Kaj ili envolviĝu en sian honton kiel en veston.
|
|
30
|
Mi forte gloros la Eternulon per
mia buŝo,
Kaj meze de multaj homoj mi Lin laŭdos.
|
|
31
|
Ĉar Li staras ĉe la
dekstra flanko de malriĉulo,
Por savi lin de tiuj, kiuj juĝas lian animon.
|