Psalmo 115
|
1
|
Ne al ni, ho Eternulo, ne al ni,
Sed al Via nomo donu honoron,
Pro Via favorkoreco, pro Via vereco.
|
|
2
|
Kial devas diri la popoloj:
Kie do estas ilia Dio?
|
|
3
|
Sed nia Dio estas en la
ĉielo;
Ĉion, kion Li deziras, Li faras.
|
|
4
|
Iliaj idoloj estas arĝento
kaj oro,
Faritaĵo de homaj manoj.
|
|
5
|
Buŝon ili havas, sed ne
parolas;
Okulojn ili havas, sed ne vidas;
|
|
6
|
Orelojn ili havas, sed ne
aŭdas;
Nazon ili havas, sed ne flaras;
|
|
7
|
Manojn ili havas, sed ne palpas;
Piedojn ili havas, sed ne iras;
Ili ne donas sonon per sia gorĝo.
|
|
8
|
Kiel ili, tiel estos iliaj
farantoj,
Ĉiuj, kiuj ilin fidas.
|
|
9
|
Ho Izrael, fidu la Eternulon;
Li estas ilia helpo kaj ŝildo.
|
|
10
|
Ho domo de Aaron, fidu la
Eternulon;
Li estas ilia helpo kaj ŝildo.
|
|
11
|
Ho timantoj de la Eternulo, fidu
la Eternulon;
Li estas ilia helpo kaj ŝildo.
|
|
12
|
La Eternulo nin memoras, Li
benas,
Li benas la domon de Izrael,
Li benas la domon de Aaron;
|
|
13
|
Li benas la timantojn de la
Eternulo,
La malgrandajn kaj la grandajn.
|
|
14
|
La Eternulo vin multigu,
Vin kaj viajn infanojn.
|
|
15
|
Vi estas benitaj de la Eternulo,
Kiu faris la ĉielon kaj la teron.
|
|
16
|
La ĉielo estas ĉielo
de la Eternulo,
Sed la teron Li donis al la homidoj.
|
|
17
|
Ne la mortintoj gloros la
Eternulon,
Kaj ne tiuj, kiuj foriris en la silentejon.
|
|
18
|
Sed ni benos la Eternulon
De nun kaj eterne.
Haleluja!
|