Psalmo 116
|
1
|
Mi amas, ke la Eternulo
aŭdas mian voĉon
Kaj mian petegon,
|
|
2
|
Ke Li klinis Sian orelon al mi;
Kaj en miaj tagoj mi Lin vokos.
|
|
3
|
Ĉirkaŭis min la ondoj
de la morto,
Kaj turmentoj de ŝeol min trafis;
Suferon kaj ĉagrenon mi trovis.
|
|
4
|
Sed la nomon de la Eternulo mi
vokis:
Ho Eternulo, savu mian animon.
|
|
5
|
Favorkora estas la Eternulo kaj
justa,
Kaj nia Dio estas kompatema.
|
|
6
|
La Eternulo gardas la
simplanimulojn;
Mi estis en mizero, kaj Li min savis.
|
|
7
|
Revenu, ho mia animo, al via
trankvileco,
Ĉar la Eternulo faris al vi bonon.
|
|
8
|
Ĉar Vi savis mian animon de
la morto,
Miajn okulojn de larmoj,
Miajn piedojn de falpuŝiĝo.
|
|
9
|
Mi irados antaŭ la Eternulo
En la lando de la vivo.
|
|
10
|
Kun kredo mi diris:
Mi estas tre afliktita.
|
|
11
|
Mi diris en mia konfuziĝo:
Ĉu homo mensogas.
|
|
12
|
Kion mi redonu al la Eternulo
Por ĉiuj Liaj bonfaroj al mi?
|
|
13
|
Mi levos la pokalon de savo,
Kaj mi vokos la nomon de la Eternulo.
|
|
14
|
Miajn promesojn al la Eternulo
mi plenumos
Antaŭ Lia tuta popolo.
|
|
15
|
Grandvalora en la okuloj de la
Eternulo
Estas la morto de Liaj fideluloj.
|
|
16
|
Ho Eternulo, mi ja estas Via
sklavo,
Mi estas Via sklavo, filo de Via sklavino;
Vi disigis miajn ligilojn.
|
|
17
|
Al Vi mi oferdonos dankan
oferon,
Kaj la nomon de la Eternulo mi vokos.
|
|
18
|
Miajn promesojn al la Eternulo
mi plenumos
Antaŭ Lia tuta popolo,
|
|
19
|
En la kortoj de la domo de la
Eternulo,
Interne de vi, ho Jerusalem.
|