Psalmo 118
|
1
|
Haleluja!
Gloru la Eternulon, ĉar Li estas bona;
Ĉar eterna estas Lia boneco.
|
|
2
|
Izrael diru,
Ke eterna estas Lia boneco.
|
|
3
|
La domo de Aaron diru,
Ke eterna estas Lia boneco.
|
|
4
|
La timantoj de la Eternulo diru,
Ke eterna estas Lia boneco.
|
|
5
|
El premateco mi vokis al la
Eternulo,
Kaj per liberigo respondis al mi la Eternulo.
|
|
6
|
La Eternulo estas kun mi, mi ne
timas;
Kion faros al mi homo?
|
|
7
|
La Eternulo estas kun mi, kiel
mia helpanto;
Kaj mi triumfos super miaj malamikoj.
|
|
8
|
Pli bone estas fidi la Eternulon,
Ol fidi homon.
|
|
9
|
Pli bone estas fidi la
Eternulon,
Ol fidi eminentulojn.
|
|
10
|
Ĉiuj popoloj min
ĉirkaŭis,
Sed per la nomo de la Eternulo mi ilin disbatos.
|
|
11
|
Ili ĉirkaŭis min de
ĉiuj flankoj,
Sed per la nomo de la Eternulo mi ilin disbatos.
|
|
12
|
Ili ĉirkaŭis min kiel
abeloj,
Sed ili estingiĝas, kiel fajro en dornoj;
Per la nomo de la Eternulo mi ilin disbatos.
|
|
13
|
Oni min puŝis, ke mi falu;
Sed la Eternulo min helpis.
|
|
14
|
La Eternulo estas mia forto kaj
mia kanto,
Kaj Li fariĝis mia savo.
|
|
15
|
La voĉo de triumfo kaj de
saviĝo sonas en la tendoj de la virtuloj:
La dekstra mano de la Eternulo faras heroaĵojn;
|
|
16
|
La dekstra mano de la Eternulo
estas alte,
La dekstra mano de la Eternulo faras heroaĵojn.
|
|
17
|
Mi ne mortos, sed mi vivos,
Kaj mi rakontos la farojn de la Eternulo.
|
|
18
|
Per forta puno punadis min la
Eternulo,
Sed al la morto Li min ne donis.
|
|
19
|
Malfermu al mi la pordegojn de
la vero;
Mi iros tra ili, mi gloros la Eternulon.
|
|
20
|
Jen estas la pordego de la
Eternulo;
Virtuloj iras tra ĝi.
|
|
21
|
Mi dankas Vin,
Ĉar Vi aŭskultis min kaj fariĝis mia savo.
|
|
22
|
ŝtono, kiun malŝatis
la konstruantoj,
Fariĝis ŝtono bazangula.
|
|
23
|
De la Eternulo ĉi tio
fariĝis,
Ĝi estas miraklo en niaj okuloj.
|
|
24
|
Ĉi tiun tagon faris la
Eternulo;
Ni ĝoju kaj gajiĝu en ĝi.
|
|
25
|
Ho Eternulo, helpu!
Ho Eternulo, sukcesigu!
|
|
26
|
Estu benata tiu, kiu venas en la
nomo de la Eternulo!
Ni benas vin el la domo de la Eternulo.
|
|
27
|
La Eternulo estas Dio, kaj Li
lumas al ni.
Aranĝu la festan procesion kun branĉoj ĝis la kornoj de la
altaro.
|
|
28
|
Vi estas mia Dio, kaj mi Vin
gloras;
Mia Dio, Vin mi altigas.
|
|
29
|
Gloru la Eternulon, ĉar Li
estas bona;
Ĉar eterna estas Lia boneco.
|