Psalmo 119*
|
|
ALEF.
|
|
1
|
Bone estas al tiuj, kies vojo
estas senmakula,
Kiuj iras laŭ la leĝo de la Eternulo.
|
|
2
|
Bone estas al tiuj, kiuj
plenumas Liajn decidojn,
Kiuj serĉas Lin per la tuta koro;
|
|
3
|
Ili ne faras malbonagon,
Ili iras laŭ Liaj vojoj.
|
|
4
|
Vi ordonis al ni,
Forte observi Viajn leĝojn.
|
|
5
|
Ho, estu fortikaj miaj vojoj,
Ke mi observu Viajn leĝojn!
|
|
6
|
Tiam mi ne bezonos honti,
Kiam mi atentos ĉiujn Viajn ordonojn.
|
|
7
|
Mi gloros Vin el pura koro,
Lernante la juĝojn de Via justeco.
|
|
8
|
Viajn leĝojn mi observos;
Ne forlasu min tute.
|
|
|
BET.
|
|
9
|
Per kio junulo povas purigi sian
vojon?
Per plenumado laŭ Viaj vortoj.
|
|
10
|
Per mia tuta koro mi Vin
serĉas;
Ne lasu min deflankiĝi de Viaj ordonoj.
|
|
11
|
En mia koro mi konservas Vian
diron,
Por ke mi ne peku antaŭ Vi.
|
|
12
|
Benata Vi estas, ho Eternulo;
Instruu al mi Viajn leĝojn.
|
|
13
|
Per miaj lipoj mi rakontas
Ĉiujn decidojn de Via buŝo.
|
|
14
|
Pri la vojo de Viaj leĝoj
mi ĝojas,
Kiel pri granda riĉeco.
|
|
15
|
Pri Viaj ordonoj mi meditas,
Kaj mi rigardas Viajn vojojn.
|
|
16
|
Mi havas plezuron de Viaj
leĝoj,
Mi ne forgesas Vian vorton.
|
|
2
|
GIMEL.
|
|
17
|
Bonfaru al Via sklavo,
Ke mi vivu kaj plenumu Vian vorton.
|
|
18
|
Malfermu miajn okulojn,
Ke mi vidu miraklojn de Via instruo.
|
|
19
|
Migranto mi estas sur la tero;
Ne kaŝu antaŭ mi Viajn ordonojn.
|
|
20
|
Elturmentiĝis mia animo
De senĉesa sintirado al Viaj juĝoj.
|
|
21
|
Vi humiligas la malbenitajn
fierulojn,
Kiuj dekliniĝas de Viaj ordonoj.
|
|
22
|
Forigu de mi honton kaj
malhonoron,
Ĉar mi observas Viajn decidojn.
|
|
23
|
Eĉ kiam sidas eminentuloj
kaj parolas kontraŭ mi,
Via sklavo meditas pri Viaj leĝoj.
|
|
24
|
Viaj decidoj estas mia plezuro,
Miaj konsilantoj.
|
|
2
|
DALET.
|
|
25
|
Mia animo algluiĝis al la
polvo;
Vivigu min laŭ Via vorto.
|
|
26
|
Mi raportis pri miaj vojoj, kaj
Vi aŭskultis min;
Instruu al mi Viajn leĝojn.
|
|
27
|
Komprenigu al mi la vojon de
Viaj ordonoj;
Kaj mi meditos pri Viaj mirakloj.
|
|
28
|
Konsumiĝis mia animo pro
malĝojo;
Restarigu min laŭ Via vorto.
|
|
29
|
La vojon de malvero deturnu de
mi,
Kaj donacu al mi Vian instruon.
|
|
30
|
La vojon de la vero mi elektis,
Mi sopiris al Viaj leĝoj.
|
|
31
|
Mi alkroĉiĝis al Viaj
ordonoj;
Ho Eternulo, ne hontigu min.
|
|
32
|
Mi kuras laŭ la vojo de
Viaj leĝoj,
Ĉar Vi larĝigas mian koron.
|
|
2
|
HE.
|
|
33
|
Montru al mi, ho Eternulo, la
vojon de Viaj leĝoj,
Kaj mi ĝin sekvos ĝis la fino.
|
|
34
|
Komprenigu al mi, kaj mi sekvos
Vian instruon,
Kaj mi konservos ĝin per la tuta koro.
|
|
35
|
Irigu min sur la vojeto de Viaj
ordonoj,
Ĉar en ĝi mi havas plezuron.
|
|
36
|
Klinu mian koron al Viaj
leĝoj,
Sed ne al profito.
|
|
37
|
Deturnu miajn okulojn, ke ili ne
rigardu falsaĵon;
Vivigu min per Viaj vojoj.
|
|
38
|
Plenumu al Via sklavo Vian
diron,
Kiu koncernas respekton por Vi.
|
|
39
|
Forigu mian malhonoron, kiun mi
timas;
Ĉar Viaj juĝoj estas bonaj.
|
|
40
|
Jen mi deziregas Viajn ordonojn;
Per Via justeco vivigu min.
|
|
2
|
VAV.
|
|
41
|
Kaj venu al mi Viaj favoroj, ho
Eternulo,
Via helpo, konforme al Via vorto,
|
|
42
|
Ke mi povu doni respondon al mia
insultanto;
Ĉar mi fidas Vian vorton.
|
|
43
|
Ne forprenu tute de mia
buŝo la vorton de vero,
Ĉar mi esperas al Viaj juĝoj.
|
|
44
|
Kaj mi konservos Vian instruon
Ĉiam kaj eterne.
|
|
45
|
Kaj mi iros en libereco,
Ĉar mi serĉas Viajn ordonojn.
|
|
46
|
Kaj mi parolos pri Viaj
leĝoj antaŭ reĝoj,
Kaj mi ne hontos.
|
|
47
|
Kaj mi havos plezuron de Viaj
ordonoj,
Kiujn mi amas.
|
|
48
|
Kaj mi etendos miajn manojn al
Viaj ordonoj, kiujn mi amas,
Kaj mi meditos pri Viaj leĝoj.
|
|
|
ZAIN.
|
|
49
|
Rememoru la vorton al Via
sklavo,
Pri kio Vi min esperigis.
|
|
50
|
Ĉi tio estas mia konsolo en
mia mizero,
Ke Via vorto min revivigas.
|
|
51
|
Fieruloj tre forte min mokas,
Sed de Via instruo mi ne dekliniĝis.
|
|
52
|
Mi rememoras Viajn juĝojn
de tempoj tre antikvaj, ho Eternulo,
Kaj mi konsoliĝas.
|
|
53
|
Flama furiozo min kaptas pro la
malvirtuloj,
Kiuj forlasas Vian leĝon.
|
|
54
|
Viaj leĝoj estas por mi
kantoj
En la domo de mia migrado.
|
|
55
|
Mi rememoras en la nokto Vian
nomon, ho Eternulo,
Kaj mi plenumas Vian instruon.
|
|
56
|
Tio fariĝis al mi,
Ĉar mi observas Viajn ordonojn.
|
|
2
|
ĥET.
|
|
57
|
Mi diris: Mia sortaĵo
estas, ho Eternulo,
Plenumi Viajn vortojn.
|
|
58
|
Mi petegas antaŭ Vi per la
tuta koro:
Korfavoru min, konforme al Via vorto.
|
|
59
|
Mi esploris miajn vojojn
Kaj direktis miajn paŝojn al Viaj leĝoj.
|
|
60
|
Mi rapidas kaj ne prokrastas,
Por plenumi Viajn ordonojn.
|
|
61
|
Retoj de malvirtuloj min
ĉirkaŭis;
Sed Vian instruon mi ne forgesis.
|
|
62
|
En la mezo de la nokto mi
leviĝas,
Por glori Vin por Viaj justaj juĝoj.
|
|
63
|
Mi estas kamarado por ĉiuj,
Kiuj Vin timas kaj kiuj observas Viajn ordonojn.
|
|
64
|
De Via boneco, ho Eternulo, la
tero estas plena;
Instruu al mi Viajn leĝojn.
|
|
2
|
TET.
|
|
65
|
Bonon Vi faris al Via sklavo, ho
Eternulo,
Konforme al Via vorto.
|
|
66
|
Bonajn morojn kaj scion instruu
al mi,
Ĉar al Viaj ordonoj mi kredas.
|
|
67
|
Antaŭ ol mi suferis, mi erarvagis,
Sed nun mi observas Vian vorton.
|
|
68
|
Vi estas bona kaj bonfara;
Instruu al mi Viajn leĝojn.
|
|
69
|
Fieruloj plektis mensogon pri
mi;
Sed mi per la tuta koro konservas Viajn ordonojn.
|
|
70
|
Grasiĝis kiel sebo ilia
koro;
Sed mi havas plezuron de Via instruo.
|
|
71
|
Bone estas al mi, ke mi suferis,
Por ke mi lernu Viajn leĝojn.
|
|
72
|
Pli bona estas por mi la instruo
de Via buŝo,
Ol miloj da oreroj kaj arĝenteroj.
|
|
2
|
JOD.
|
|
73
|
Viaj manoj min kreis kaj
fortikigis;
Prudentigu min, kaj mi lernu Viajn ordonojn.
|
|
74
|
Viaj timantoj min vidos kaj
ĝojos,
Ĉar mi fidis Vian vorton.
|
|
75
|
Mi scias, ho Eternulo, ke Viaj
juĝoj estas justaj,
Kaj ke Vi juste min suferigis.
|
|
76
|
Via boneco estu do mia konsolo,
Konforme al Via vorto al Via sklavo.
|
|
77
|
Venu sur min Via favorkoreco, ke
mi vivu;
Ĉar Via instruo estas mia plezuro.
|
|
78
|
Hontiĝu la fieruloj,
ĉar maljuste ili min premis;
Mi meditos pri Viaj ordonoj.
|
|
79
|
Turniĝu al mi Viaj timantoj
Kaj la konantoj de Viaj leĝoj.
|
|
80
|
Mia koro estu ĝusta,
laŭ Viaj leĝoj,
Por ke mi ne hontiĝu.
|
|
2
|
KAF.
|
|
81
|
Mia animo avidas Vian savon;
Vian vorton mi fidas.
|
|
82
|
Miaj okuloj avidas Vian vorton,
dirante:
Kiam Vi min konsolos?
|
|
83
|
Ĉar mi fariĝis kiel
felsako en fumo;
Sed Viajn leĝojn mi ne forgesas.
|
|
84
|
Kiom estos la tagoj de Via
sklavo?
Kiam Vi faros juĝon super miaj persekutantoj?
|
|
85
|
Fosojn fosis al mi la fieruloj,
Kontraŭe al Viaj leĝoj.
|
|
86
|
Ĉiuj Viaj ordonoj estas
vero;
Maljuste oni min persekutas; helpu min.
|
|
87
|
Oni preskaŭ pereigis min de
sur la tero,
Sed mi ne forlasis Viajn ordonojn.
|
|
88
|
Laŭ Via boneco vivigu min,
Kaj mi observos la ordonojn de Via buŝo.
|
|
2
|
LAMED.
|
|
89
|
Por eterne, ho Eternulo,
Via vorto staras forte en la ĉielo.
|
|
90
|
Por ĉiuj generacioj restas
Via vero;
Vi fortikigis la teron, kaj ĝi staras.
|
|
91
|
Laŭ Viaj leĝoj
ĉio nun staras,
Ĉar ĉio estas Viaj sklavoj.
|
|
92
|
Se Via instruo ne estus mia
konsolo,
Mi pereus en mia mizero.
|
|
93
|
Neniam mi forgesos Viajn
ordonojn,
Ĉar per ili Vi min vivigas.
|
|
94
|
Al Vi mi apartenas;
Helpu min, ĉar mi serĉas Viajn ordonojn.
|
|
95
|
Pri mi embuskis malvirtuloj, por
min pereigi;
Sed mi studas Viajn leĝojn.
|
|
96
|
Ĉe ĉiu afero mi vidis
finon;
Sed Via ordono estas tre vasta.
|
|
2
|
MEM.
|
|
97
|
Kiel mi amas Vian instruon!
La tutan tagon mi meditas pri ĝi.
|
|
98
|
Via ordono faras min pli
saĝa ol miaj malamikoj,
Ĉar ĝi restas al mi por ĉiam.
|
|
99
|
Mi fariĝis pli saĝa,
ol ĉiuj miaj instruantoj,
Ĉar Viaj leĝoj estas mia tuta meditado.
|
|
100
|
Mi estas pli scianta ol
maljunuloj,
Ĉar Viajn ordonojn mi konservas.
|
|
101
|
De ĉiu malbona vojo mi
detenas mian piedon,
Por plenumi Vian vorton.
|
|
102
|
De Viaj decidoj mi ne
dekliniĝas,
Ĉar Vi min gvidas.
|
|
103
|
Kiel dolĉa estas por mia
palato Via vorto!
Pli ol mielo por mia buŝo!
|
|
104
|
De Viaj ordonoj mi
prudentiĝas;
Tial mi malamas ĉiun vojon de malvero.
|
|
2
|
NUN.
|
|
105
|
Via vorto estas lumilo por miaj
piedoj,
Kaj lumo por mia vojo.
|
|
106
|
Mi ĵuris, kaj mi plenumos:
Observi Viajn justajn decidojn.
|
|
107
|
Mi estas tre senfortigita, ho
Eternulo;
Vivigu min, konforme al Via vorto.
|
|
108
|
La oferdono de mia buŝo
plaĉu al Vi, ho Eternulo,
Kaj pri Viaj decidoj instruu min.
|
|
109
|
Mia animo estas ĉiam en mia
mano,
Sed Vian instruon mi ne forgesas.
|
|
110
|
La malvirtuloj metis reton por
mi;
Sed de Viaj ordonoj mi ne dekliniĝis.
|
|
111
|
Mi heredigis al mi Viajn
ordonojn por ĉiam,
Ĉar ili estas la ĝojo de mia koro.
|
|
112
|
Mi klinis mian koron,
Por plenumi Viajn leĝojn eterne ĝis la fino.
|
|
2
|
SAMEĥ.
|
|
113
|
Skeptikulojn mi malamas,
Sed Vian instruon mi amas.
|
|
114
|
Vi estas mia ŝirmo kaj
ŝildo;
Vian vorton mi fidas.
|
|
115
|
Foriĝu de mi,
malbonagantoj;
Mi observos la ordonojn de mia Dio.
|
|
116
|
Subtenu min laŭ Via diro,
ke mi vivu;
Kaj ne hontigu min pri mia espero.
|
|
117
|
Fortikigu min, ke mi
saviĝu,
Kaj mi ĉiam havos plezuron de Viaj leĝoj.
|
|
118
|
Vi forpuŝas ĉiujn,
kiuj dekliniĝas de Viaj leĝoj,
Ĉar ilia falsaĵo estas mensoga.
|
|
119
|
Kiel skorion Vi forĵetas
ĉiujn malvirtulojn sur la tero;
Tial mi amas Viajn decidojn.
|
|
120
|
De Via teruro tremas mia karno,
Kaj Viajn juĝojn mi timas.
|
|
2
|
AIN.
|
|
121
|
Mi faris juĝon kaj
justecon;
Ne transdonu min al miaj premantoj.
|
|
122
|
Garantie liberigu Vian sklavon
por bono,
Por ke fieruloj min ne premu.
|
|
123
|
Miaj okuloj sopiras Vian helpon
Kaj Vian justan vorton.
|
|
124
|
Agu kun Via sklavo laŭ Via
boneco,
Kaj Viajn leĝojn instruu al mi.
|
|
125
|
Mi estas Via sklavo;
Klerigu min, ke mi sciu Viajn decidojn.
|
|
126
|
Estas tempo, ke la Eternulo agu:
Ili rompis Vian leĝon.
|
|
127
|
Tial mi amas Viajn ordonojn
Pli ol oron, eĉ ol puran oron.
|
|
128
|
Tial mi estimas ĉiujn Viajn
ordonojn,
Ĉiun vojon de malvero mi malamas.
|
|
2
|
PE.
|
|
129
|
Mirindaj estas Viaj decidoj;
Tial mia animo ilin konservas.
|
|
130
|
Malkaŝo de Via vorto
klerigas,
Ĝi prudentigas simplanimulojn.
|
|
131
|
Mi malfermas mian buŝon kaj
enspiras,
Ĉar mi deziregas Viajn ordonojn.
|
|
132
|
Turnu Vin al mi kaj korfavoru
min,
Kiel Vi agas kun la amantoj de Via nomo.
|
|
133
|
Direktu miajn paŝojn
laŭ Via promeso;
Kaj nenia malhonesteco ekregu super mi.
|
|
134
|
Liberigu min de homa premado;
Kaj mi observos Viajn ordonojn.
|
|
135
|
Lumu per Via vizaĝo sur
Vian sklavon,
Kaj instruu al mi Viajn leĝojn.
|
|
136
|
Torentojn da akvo elverŝas
miaj okuloj,
Pro tio, ke oni ne plenumas Vian instruon.
|
|
2
|
CADI.
|
|
137
|
Justulo Vi estas, ho Eternulo,
Kaj justaj estas Viaj juĝoj.
|
|
138
|
Vi aperigis Viajn decidojn
Kun justeco kaj plena vero.
|
|
139
|
Elturmentis min mia fervoro,
Ĉar miaj malamikoj forgesis Viajn vortojn.
|
|
140
|
Tre pura estas Via vorto,
Kaj Via sklavo ĝin amas.
|
|
141
|
Mi estas malgranda kaj
malestimata;
Sed Viajn ordonojn mi ne forgesas.
|
|
142
|
Via justeco estas justeco
eterna,
Kaj Via instruo estas vero.
|
|
143
|
Sufero kaj mizero min trafis;
Sed Viaj ordonoj estas mia plezuro.
|
|
144
|
La justeco de Viaj decidoj estas
eterna;
Klerigu min, por ke mi vivu.
|
|
2
|
KOF.
|
|
145
|
Mi vokas el la tuta koro;
aŭskultu min, ho Eternulo;
Mi plenumos Viajn leĝojn.
|
|
146
|
Mi vokas al Vi; savu min,
Kaj mi konservos Viajn decidojn.
|
|
147
|
Antaŭ la matenruĝo mi
vokas;
Vian vorton mi fidas.
|
|
148
|
Antaŭ la noktaj gardopartoj
miaj okuloj vekiĝas,
Por ke mi meditu pri Via vorto.
|
|
149
|
Mian voĉon aŭskultu,
laŭ Via boneco, ho Eternulo;
Laŭ Via justeco lasu min vivi.
|
|
150
|
Alproksimiĝas malicaj
persekutantoj;
Malproksimaj ili estas de Via leĝo.
|
|
151
|
Proksima Vi estas, ho Eternulo;
Kaj ĉiuj Viaj ordonoj estas vero.
|
|
152
|
De longe mi scias pri Viaj
decidoj,
Ke Vi fiksis ilin por ĉiam.
|
|
2
|
REŝ.
|
|
153
|
Rigardu mian mizeron, kaj liberigu
min,
Ĉar Vian instruon mi ne forgesis.
|
|
154
|
Defendu mian aferon, kaj
liberigu min;
Laŭ Via vorto lasu min vivi.
|
|
155
|
Malproksima de malvirtuloj estas
savo,
Ĉar ili ne ŝatas Viajn leĝojn.
|
|
156
|
Via favorkoreco estas granda, ho
Eternulo;
Laŭ Via justeco lasu min vivi.
|
|
157
|
Multaj estas miaj persekutantoj
kaj premantoj,
Sed de Viaj decidoj mi ne dekliniĝis.
|
|
158
|
Mi vidis perfidulojn, kaj mi
ilin abomenis,
Ĉar Vian vorton ili ne observis.
|
|
159
|
Rigardu, mi amas Viajn ordonojn;
Ho Eternulo, laŭ Via boneco lasu min vivi.
|
|
160
|
La esenco de Via vorto estas
vero,
Kaj eterna estas ĉiu juĝo de Via justeco.
|
|
2
|
ŝIN.
|
|
161
|
Princoj persekutas min
senkaŭze;
Sed Vian vorton timas mia koro.
|
|
162
|
Mi ĝojas pri Via vorto,
Kiel ricevinto de granda akiro.
|
|
163
|
Malveron mi malamas kaj
abomenas;
Vian instruon mi amas.
|
|
164
|
Sepfoje ĉiutage mi Vin gloras
Por Viaj justaj juĝoj.
|
|
165
|
Grandan pacon havas la amantoj
de Via instruo;
Kaj ili ne falpuŝiĝas.
|
|
166
|
Mi atendas Vian savon, ho
Eternulo,
Viajn ordonojn mi plenumas.
|
|
167
|
Mia animo observas Viajn decidojn,
Kaj mi ilin forte amas.
|
|
168
|
Mi observas Viajn ordonojn kaj
decidojn,
Ĉar ĉiuj miaj vojoj estas antaŭ Vi.
|
|
2
|
TAV.
|
|
169
|
Mia krio venu al Vi, ho
Eternulo;
Laŭ Via vorto klerigu min.
|
|
170
|
Mia petego venu al Vi;
Laŭ Via diro savu min.
|
|
171
|
Miaj lipoj eldiru gloradon,
Ĉar Vi instruas al mi Viajn leĝojn.
|
|
172
|
Mia lango predikos pri Via
vorto,
Ĉar ĉiuj Viaj ordonoj estas justaj.
|
|
173
|
Via mano estu al mi helpo,
Ĉar Viajn ordonojn mi elektis.
|
|
174
|
Mi deziregas Vian savon, ho
Eternulo,
Kaj Via instruo estas mia plezuro.
|
|
175
|
Mia animo vivu kaj gloru Vin,
Kaj Viaj juĝoj min helpu.
|
|
176
|
Mi erarvagis kiel perdita ŝafo;
Elserĉu Vian sklavon, ĉar Viajn ordonojn mi ne forgesis.
|
|
*
|
Ĉi tiu
Psalmo estas dividita en
dudek du egalajn partojn. En la Hebrea originalo la unuaj vortoj de la ok
versoj en ĉiu parto komenciĝas ĉiuj per la litero
supremontrita.
|