Psalmo 132
Kanto de suprenirado.
|
1
|
Rememoru, ho Eternulo,
Davidon kaj ĉiujn liajn suferojn;
|
|
2
|
Ke li ĵuris al la Eternulo,
Kaj donis sanktan promeson al la Potenculo de Jakob:
|
|
3
|
Mi ne eniros en la ŝirmejon
de mia domo,
Mi ne supreniros sur la liton, pretigitan por mi;
|
|
4
|
Mi ne donos dormon al miaj
okuloj,
Nek dormeton al mia palpebroj,
|
|
5
|
ĝis mi trovos lokon por la
Eternulo,
Loĝejon por la Potenculo de Jakob.
|
|
6
|
Jen ni aŭdis, ke ĝi
estas en Efrata;
Ni ĝin trovis sur arbara kampo.
|
|
7
|
Ni iru en Lian loĝejon,
Ni kliniĝu antaŭ la benketo de Liaj piedoj.
|
|
8
|
Leviĝu, ho Eternulo, en
Vian ripozejon,
Vi kaj la kesto de Via potenco.
|
|
9
|
Viaj pastroj vestiĝu per
justeco,
Kaj Viaj fideluloj triumfu.
|
|
10
|
Pro David, Via sklavo,
Ne forturnu la vizaĝon de Via sanktoleito.
|
|
11
|
La Eternulo ĵuris al David
veron, kaj Li ne dekliniĝos de ĝi:
Frukton de via ventro Mi sidigos sur via trono;
|
|
12
|
Se viaj filoj observos Mian
interligon kaj Mian leĝon, kiun Mi instruos al ili,
Tiam ankaŭ iliaj filoj eterne sidos sur via trono.
|
|
13
|
Ĉar la Eternulo elektis
Cionon,
Kaj deziris, ke ĝi estu loĝejo por Li:
|
|
14
|
Ĉi tio estas Mia ripozejo
por eterne;
Ĉi tie Mi loĝos, ĉar ĝin Mi ekdeziris.
|
|
15
|
ĝian nutraĵon Mi
abunde benos,
Ĝiajn malriĉulojn Mi satigos per pano.
|
|
16
|
Kaj ĝiajn pastrojn Mi
vestos per savo;
Kaj ĝiaj fideluloj ĝojos kaj triumfos.
|
|
17
|
Tie Mi elkreskigos kornon al
David,
Tie Mi aranĝos lumilon por Mia sanktoleito.
|
|
18
|
Liajn malamikojn Mi kovros per
honto;
Sed sur li brilos lia krono.
|