Psalmo 135
|
1
|
Haleluja!
Gloru la nomon de la Eternulo,
Gloru, sklavoj de la Eternulo,
|
|
2
|
Kiuj staras en la domo de la
Eternulo,
En la kortoj de la domo de nia Dio.
|
|
3
|
Gloru la Eternulon, ĉar la
Eternulo estas bona;
Prikantu Lian nomon, ĉar ĝi estas ĉarma.
|
|
4
|
Ĉar Jakobon la Eternulo
elektis al Si,
Izraelon kiel Sian trezoron.
|
|
5
|
Ĉar mi scias, ke la
Eternulo estas granda
Kaj ke nia Sinjoro estas super ĉiuj dioj.
|
|
6
|
Ĉion, kion la Eternulo
deziras, Li faras,
En la ĉielo kaj sur la tero, sur la maroj kaj en ĉiuj abismoj.
|
|
7
|
Li levas la nubojn de la randoj
de la tero,
Li aperigas fulmojn en la pluvo,
Li elirigas la venton al Siaj provizejoj.
|
|
8
|
Li batis la unuenaskitojn en
Egiptujo,
De homo ĝis bruto.
|
|
9
|
Li aperigis signojn kaj
miraklojn interne de vi, ho Egiptujo,
Super Faraono kaj ĉiuj liaj sklavoj.
|
|
10
|
Li batis multajn popolojn,
Kaj mortigis potencajn reĝojn:
|
|
11
|
Siĥonon, reĝon de la
Amoridoj,
Kaj Ogon, reĝon de Baŝan,
Kaj ĉiujn regnojn Kanaanajn.
|
|
12
|
Kaj Li donis ilian landon kiel
heredon,
Heredon al Lia popolo Izrael.
|
|
13
|
Ho Eternulo, Via nomo estas
eterna;
Ho Eternulo, la memoro pri Vi restas por ĉiuj generacioj.
|
|
14
|
Ĉar la Eternulo juĝos
Sian popolon,
Kaj Li korfavoros Siajn sklavojn.
|
|
15
|
La idoloj de la popoloj estas
arĝento kaj oro,
Faritaĵo de homaj manoj.
|
|
16
|
Buŝon ili havas, sed ne
parolas;
Okulojn ili havas, sed ne vidas;
|
|
17
|
Orelojn ili havas, sed ne
aŭdas;
Kaj ne ekzistas spiro en ilia buŝo.
|
|
18
|
Kiel ili, tiel estos iliaj
farantoj,
Ĉiuj, kiuj ilin fidas.
|
|
19
|
Ho domo de Izrael, benu la
Eternulon;
Ho domo de Aaron, benu la Eternulon;
|
|
20
|
Ho domo de Levi, benu la
Eternulon;
Ho timantoj de la Eternulo, benu la Eternulon.
|
|
21
|
El Cion estu benata la Eternulo,
Kiu loĝas en Jerusalem.
Haleluja!
|