Psalmo 139
Al la ĥorestro.
Psalmo de David.
|
1
|
Ho Eternulo, Vi min esploras kaj
min konas.
|
|
2
|
Vi scias, kiam mi sidas kaj kiam
mi leviĝas;
Vi komprenas mian penson de malproksime.
|
|
3
|
Kiam mi iras kaj kiam mi
ripozas, Vi estas ĉirkaŭ mi,
Kaj ĉiujn miajn vojojn Vi konas.
|
|
4
|
Ĉar antaŭ ol
troviĝas vorto sur mia lango,
Jen, ho Eternulo, Vi ĉion jam scias.
|
|
5
|
De malantaŭe kaj de
antaŭe Vi ĉirkaŭbaris min
Kaj metis sur min Vian manon.
|
|
6
|
Mirinda estas por mi tia sciado,
tro alta;
Mi ĝin ne povas kompreni.
|
|
7
|
Kien mi iros for de Via spirito?
Kaj kien mi kuros for de Via vizaĝo?
|
|
8
|
Se mi leviĝos al la
ĉielo, Vi estas tie;
Se mi kuŝiĝos en ŝeol, jen Vi tie estas.
|
|
9
|
Ĉu mi okupos la flugilojn
de la matenruĝo,
Ĉu mi loĝiĝos sur la rando de la maro:
|
|
10
|
Ankaŭ tie Via mano min
kondukos,
Kaj Via dekstra mano min tenos.
|
|
11
|
Se mi diros: Mallumo min kovros,
Kaj la lumo ĉirkaŭ mi fariĝos nokto:
|
|
12
|
Eĉ mallumo ne mallumas
antaŭ Vi,
Kaj la nokto lumas kiel tago;
Mallumo fariĝas kiel lumo.
|
|
13
|
Ĉar Vi kreis mian
internaĵon,
Formis min en la ventro de mia patrino.
|
|
14
|
Mi gloras Vin, ĉar mi estas
mirinde kreita;
Mirindaj estas Viaj kreitaĵoj,
Kaj mia animo tion bone konscias.
|
|
15
|
Ne estis kaŝitaj antaŭ
Vi miaj ostoj,
Kiam mi estis kreata en kaŝiteco,
Kiam mi estis formata en la profundo de la tero.
|
|
16
|
Mian embrion vidis Viaj okuloj,
Kaj en Via libro estis enskribitaj ĉiuj tagoj destinitaj,
Kiam ankoraŭ eĉ unu ne ekzistis.
|
|
17
|
Kiel grandvaloraj estas por mi
Viaj pensoj, ho Dio!
Kiel granda estas ilia nombro!
|
|
18
|
Se mi ilin kalkulus, ili estus
pli multaj ol la sablo;
Kiam mi vekiĝas, mi estas ankoraŭ kun Vi.
|
|
19
|
Mortigu, ho Dio, la
malvirtulojn,
Kaj sangaviduloj foriĝu de mi!
|
|
20
|
Ili parolas pri Vi malice,
Kaj Viaj malamikoj leviĝas por trompo.
|
|
21
|
Viajn malamantojn, ho Eternulo,
mi ja malamas,
Kaj Viajn kontraŭulojn mi abomenas.
|
|
22
|
Per ekstrema malamo mi ilin
malamas;
Ili fariĝis por mi malamikoj.
|
|
23
|
Esploru min, ho Dio, kaj konu
mian koron;
Provu min kaj sciu miajn pensojn.
|
|
24
|
Kaj rigardu, ĉu mi estas
sur malbona vojo,
Kaj gvidu min sur la vojo de eterneco.
|