Table of Contents | Words: Alphabetical - Frequency - Inverse - Length - Statistics | Help | IntraText Library

Psalmaro

IntraText CT - Text

  • Psalmo 140
Previous - Next

Click here to hide the links to concordance

Psalmo 140
Al la ĥorestro.

Psalmo de David.

1

Liberigu min, ho Eternulo, de malbona homo,
Gardu min kontraŭ perfortulo;

2

Kontraŭ tiuj, kiuj elpensas malbonon en la koro,
Ĉiutage kaŭzas militojn;

3

Kiuj akrigas sian langon, kiel serpento;
Veneno de vipuro estas sub iliaj lipoj.    Sela.

4

Gardu min, ho Eternulo, kontraŭ la manoj de malvirtuloj,
Gardu min kontraŭ perfortuloj,
Kiuj intencas renversi miajn paŝojn.

5

Fieruloj kaŝis kaptilon por mi kaj ŝnurojn,
Ili etendis reton ĉe la vojo, implikilon ili metis por mi.    Sela.

6

Mi diris al la Eternulo: Vi estas mia Dio;
Atentu, ho Eternulo, la voĉon de mia petego.

7

Ho Eternulo, mia Sinjoro, forto de mia savo,
Vi ŝirmas mian kapon en la tago de batalo.

8

Ne donu, ho Eternulo, al malvirtulo lian dezirataĵon,
Lian intencon ne efektivigu, ke ili ne fieriĝu.    Sela.

9

La veneno de miaj ĉirkaŭantoj,
La malicaĵo de iliaj lipoj kovru ilin.

10

Falu sur ilin brulantaj karboj;
Ili ĵetiĝu en fajron,
En abismojn, ke ili ne leviĝu.

11

Kalumnianto ne staros forte sur la tero;
Perfortulon la malbono entiros en pereon.

12

Mi scias, ke la Eternulo defendos la aferon de mizerulo,
La rajton de malriĉuloj.

13

Kaj virtuloj ja gloros Vian nomon;
Piuloj restos antaŭ Via vizaĝo.

 

 




Previous - Next

Table of Contents | Words: Alphabetical - Frequency - Inverse - Length - Statistics | Help | IntraText Library

Best viewed with any browser at 800x600 or 768x1024 on Tablet PC
IntraText® (V89) - Some rights reserved by EuloTech SRL - 1996-2007. Content in this page is licensed under a Creative Commons License