Psalmo 143
Psalmo de David.
|
1
|
Ho Eternulo, aŭskultu mian
preĝon,
Atentu mian petegon laŭ Via vereco,
Respondu al mi laŭ Via justeco.
|
|
2
|
Kaj ne eniru en juĝon kun
Via sklavo,
Ĉar neniu vivanta povos praviĝi antaŭ Vi.
|
|
3
|
Ĉar malamiko persekutis
mian animon,
Premis al la tero mian vivon;
Li metis min en mallumon, kiel delonge mortintojn.
|
|
4
|
Senfortiĝas en mi mia
animo,
Konsumiĝas en mi mia koro.
|
|
5
|
Mi rememoras la tagojn
antikvajn,
Mi meditas pri ĉiuj Viaj faroj,
Mi pensas pri la faritaĵoj de Viaj manoj.
|
|
6
|
Mi etendas al Vi miajn manojn;
Mia animo soifas Vin kiel seka tero. Sela.
|
|
7
|
Rapidu, aŭskultu min, ho
Eternulo, mia spirito konsumiĝas;
Ne kaŝu antaŭ mi Vian vizaĝon,
Ĉar mi similiĝus al la forirantaj en la tombon.
|
|
8
|
Aŭdigu al mi matene Vian
bonecon,
Ĉar Vin mi fidas;
Montru al mi la vojon, kiun mi devas iri,
Ĉar al Vi mi levas mian animon.
|
|
9
|
Savu min de miaj malamikoj, ho
Eternulo;
Al Vi mi rifuĝas.
|
|
10
|
Instruu al mi plenumi Vian
volon, ĉar Vi estas mia Dio;
Via bona spirito gvidu min sur ebena tero.
|
|
11
|
Pro Via nomo, ho Eternulo, lasu
min vivi;
Pro Via justeco eligu mian animon el mizero.
|
|
12
|
Kaj pro Via favorkoreco ekstermu
miajn malamikojn
Kaj pereigu ĉiujn premantojn de mia animo,
Ĉar mi estas Via sklavo.
|