Psalmo 144
De David.
|
1
|
Benata estu la Eternulo, mia
Roko,
Kiu instruas miajn manojn batali, miajn fingrojn militi:
|
|
2
|
Mia bono kaj mia fortikaĵo,
Mia rifuĝejo kaj mia savanto,
Mia ŝildo, Li, kiun mi fidas,
Kiu submetas al mi mian popolon.
|
|
3
|
Ho Eternulo, kio estas homo, ke
Vi lin konas,
Kaj homido, ke Vi lin atentas?
|
|
4
|
Homo estas simila al spireto;
Liaj tagoj estas kiel pasanta ombro.
|
|
5
|
Ho Eternulo, klinu Vian
ĉielon kaj iru malsupren;
Tuŝu la montojn, kaj ili ekfumiĝos.
|
|
6
|
Ekbriligu fulmon, kaj dispelu
ilin;
Sendu Viajn sagojn, kaj konfuzu ilin.
|
|
7
|
Etendu Vian manon el supre;
Liberigu min, kaj savu min el granda akvo,
El la mano de fremduloj,
|
|
8
|
Kies buŝo parolas malveraĵon
Kaj kies dekstra mano estas mano de trompo.
|
|
9
|
Ho Dio, novan kanton mi kantos
al Vi,
Sur dekkorda psaltero mi muzikos al Vi,
|
|
10
|
Kiu donas helpon al la
reĝoj,
Kiu savas Sian sklavon David de danĝera glavo.
|
|
11
|
Liberigu min, kaj savu min el la
mano de fremduloj,
Kies buŝo parolas malveraĵon
Kaj kies dekstra mano estas mano de trompo.
|
|
12
|
Niaj filoj kiel plantitaĵoj
kreskas en sia juneco;
Niaj filinoj estas kiel skulptitaj kolonoj, ornamoj de palaco;
|
|
13
|
Niaj grenejoj estas plenaj,
enhavas sufiĉe da greno de ĉiu speco;
Niaj ŝafoj estas en la nombro de miloj kaj dekmiloj sur niaj
paŝtejoj;
|
|
14
|
Niaj bovoj estas
ŝarĝitaj;
Ne ekzistas difekto, ne ekzistas perdo, ne ekzistas ploro sur niaj stratoj;
|
|
15
|
Feliĉa estas la popolo, kiu
havas tian staton;
Feliĉa estas la popolo, kies Dio estas la Eternulo.
|