Psalmo 145
Glorkanto de David.
|
1
|
Mi altigos Vin, mia Dio, ho
Reĝo,
Kaj mi benos Vian nomon ĉiam kaj eterne.
|
|
2
|
Ĉiutage mi Vin benos,
Kaj mi gloros Vian nomon ĉiam kaj eterne.
|
|
3
|
Granda estas la Eternulo kaj tre
glorinda,
Kaj Lia grandeco estas nemezurebla.
|
|
4
|
Generacio al generacio
laŭdos Viajn farojn
Kaj rakontos pri Via potenco.
|
|
5
|
Pri la majesto de Via granda
gloro
Kaj pri Viaj mirindaj faroj mi meditos.
|
|
6
|
La forton de Viaj
timindaĵoj oni priparolos,
Kaj Vian grandecon mi rakontos.
|
|
7
|
Oni gloros la renomon de Via
granda boneco,
Kaj oni prikantos Vian justecon.
|
|
8
|
Kompatema kaj favorkora estas la
Eternulo,
Longetolera kaj kun granda boneco.
|
|
9
|
La Eternulo estas bona por
ĉiuj;
Lia favorkoreco estas super ĉiuj Liaj kreitaĵoj.
|
|
10
|
Gloros Vin, ho Eternulo,
ĉiuj Viaj kreitaĵoj,
Kaj Viaj fideluloj Vin benos.
|
|
11
|
Ili raportos pri la gloro de Via
regno
Kaj parolos pri Via potenco,
|
|
12
|
Por sciigi al la homidoj Lian
potencon
Kaj la majestan gloron de Lia regno.
|
|
13
|
Via reĝeco estas
reĝeco eterna,
Kaj Via regado estas por ĉiuj generacioj.
|
|
14
|
La Eternulo subtenas ĉiujn
falantojn
Kaj restarigas ĉiujn kurbigitojn.
|
|
15
|
Ĉies okuloj estas turnitaj
al Vi,
Kaj Vi donas al ili ilian manĝon en ĝia tempo.
|
|
16
|
Vi malfermas Vian manon
Kaj satigas favore ĉion vivantan.
|
|
17
|
Justa estas la Eternulo en
ĉiuj Siaj vojoj
Kaj bona en ĉiuj Siaj faroj.
|
|
18
|
Proksima estas la Eternulo por
ĉiuj, kiuj Lin vokas,
Por ĉiuj, kiuj vokas Lin sincere.
|
|
19
|
La deziron de Siaj respektantoj
Li plenumas,
Kaj ilian krion Li aŭdas kaj helpas ilin.
|
|
20
|
La Eternulo gardas ĉiujn
Sian amantojn,
Kaj ĉiujn malvirtulojn Li ekstermas.
|
|
21
|
La gloron de la Eternulo eldiros
mia buŝo,
Kaj ĉiu karno benu Lian sanktan nomon ĉiam kaj eterne.
|