Psalmo 147
|
1
|
Haleluja!
Ĉar estas bone kanti al nia Dio,
Ĉar agrabla estas la glorkantado.
|
|
2
|
La Eternulo konstruas
Jerusalemon,
La elpelitojn de Izrael Li kolektas.
|
|
3
|
Li sanigas la korprematojn
Kaj bandaĝas iliajn vundojn.
|
|
4
|
Li kalkulas la stelojn,
Kaj al ili ĉiuj Li donas nomojn.
|
|
5
|
Granda estas nia Sinjoro kaj tre
forta;
Lia saĝo estas nemezurebla.
|
|
6
|
La Eternulo altigas la
humilulojn;
Sed la malvirtulojn Li malaltigas ĝis la tero.
|
|
7
|
Kantu al la Eternulo gloradon,
Muziku al nia Dio per harpo.
|
|
8
|
Li kovras la ĉielon per
nuboj,
Pretigas por la tero pluvon,
Kreskigas sur la montoj herbon.
|
|
9
|
Li donas al la bruto ĝian
nutraĵon,
Kaj al la korvidoj, kiuj krias.
|
|
10
|
Ne la forton de ĉevalo Li
ŝatas;
Ne la femuroj de homo al Li plaĉas:
|
|
11
|
Plaĉas al la Eternulo Liaj
timantoj,
Kiuj fidas Lian bonecon.
|
|
12
|
Laŭdu, ho Jerusalem, la
Eternulon;
Gloru vian Dion, ho Cion.
|
|
13
|
Ĉar Li fortikigis la
riglilojn en viaj pordegoj,
Li benis viajn filojn interne de vi.
|
|
14
|
Li donas pacon al viaj limoj,
Li satigas vin per la plej bona el la tritiko.
|
|
15
|
Li sendas Sian ordonon al la
tero;
Tre rapide kuras Lia vorto.
|
|
16
|
Li donas neĝon kiel lanon,
Li ŝutas prujnon kiel cindron.
|
|
17
|
Li ĵetas Sian glacion kiel
pecojn;
Kiu kontraŭstaros al Lia frosto?
|
|
18
|
Li sendas Sian vorton, kaj
ĉio degelas;
Li blovas per Sia vento, kaj ekfluas akvo.
|
|
19
|
Li sciigas al Jakob Sian vorton,
Siajn leĝojn kaj decidojn al Izrael.
|
|
20
|
Tiel Li ne faras al iu alia
popolo;
Kaj Liajn decidojn ili ne scias.
Haleluja!
|