Psalmo 7
Senkulpiĝo de David, kiun li kantis al
la Eternulo pri Kuŝ, la
Benjamenido.
|
1
|
Ho Eternulo, mia Dio, ĉe Vi
mi rifuĝas; helpu min kontraŭ ĉiuj miaj persekutantoj, kaj
savu min,
|
|
2
|
Por ke oni ne elŝiru, kiel
leono, mian animon,
Ĝin disŝirante, dum neniu savas.
|
|
3
|
Ho Eternulo, mia Dio! se mi
faris ĉi tion,
Se ekzistas maljusteco en miaj manoj,
|
|
4
|
Se al mia amiko mi pagis per
malbono,
Aŭ se mi difektis tiun, kiu premis min senkaŭze:
|
|
5
|
Tiam malamiko persekutu mian
animon,
Li atingu kaj enpremu mian vivon en la teron,
Kaj mian honoron li metu en la polvon. Sela.
|
|
6
|
Stariĝu, ho Eternulo, en
Via kolero,
Leviĝu super la furiozon de miaj premantoj;
Kaj vekiĝu por mi, Vi, kiu ordonis fari juĝon.
|
|
7
|
Kaj amaso da popoloj Vin
ĉirkaŭos;
Kaj super ili reiru supren.
|
|
8
|
La Eternulo juĝas popolojn.
Juĝu min, ho Eternulo, laŭ mia justeco kaj laŭ mia pieco.
|
|
9
|
Finiĝu la malboneco de
malpiuloj, kaj Vi subtenu justulon,
Vi, kiu esploras korojn kaj internaĵojn, justa Dio!
|
|
10
|
Mia ŝildo estas ĉe
Dio,
Kiu savas piajn korojn.
|
|
11
|
Dio estas juĝanto justa,
Kaj Dio minacanta ĉiutage.
|
|
12
|
Se oni ne reĝustigas, Li
akrigas Sian glavon,
Streĉas Sian pafarkon kaj direktas ĝin.
|
|
13
|
Kaj Li pretigas por ĝi
mortigilojn,
Siajn sagojn Li faras bruligaj.
|
|
14
|
Jen tiu gravediĝis per
malbono,
Portis en si malicon, kaj naskis mensogon.
|
|
15
|
Li fosis kavon kaj profundigis
ĝin,
Kaj li falis en la kavon, kiun li pretigis.
|
|
16
|
Lia malico refalos sur lian
kapon,
Kaj sur lian verton falos lia krimo.
|
|
17
|
Mi gloros la Eternulon pro Lia
justeco,
Kaj kantos la nomon de la Eternulo Plejalta.
|