Psalmo 9
Al la ĥorestro. Por mut-labeno.
Psalmo de David.
|
1
|
Mi gloros Vin, ho Eternulo, per
mia tuta koro;
Mi rakontos ĉiujn Viajn mirindaĵojn.
|
|
2
|
Mi ĝojos kaj triumfos pro
Vi;
Mi kantos Vian nomon, ho Vi Plejalta.
|
|
3
|
Ĉar miaj malamikoj
turniĝas malantaŭen,
Ili falas kaj pereas antaŭ Vi.
|
|
4
|
Ĉar Vi faris por mi
juĝon kaj plenumon de leĝo;
Vi sidiĝis sur la trono, Vi justa juĝanto.
|
|
5
|
Vi indignis kontraŭ la
popoloj, Vi pereigis malpiulojn,
Ilian nomon Vi ekstermis por ĉiam kaj eterne.
|
|
6
|
La malamikoj malaperis,
ruiniĝis por ĉiam;
Iliajn urbojn Vi renversis,
La memoro pri ili pereis kune kun ili.
|
|
7
|
Sed la Eternulo restas eterne,
Li pretigis Sian tronon por juĝo.
|
|
8
|
Kaj Li juĝos la mondon kun
justeco,
Li plenumos leĝojn inter la popoloj kun senpartieco.
|
|
9
|
Kaj la Eternulo estos
rifuĝo por la premato,
Rifuĝo en la tempo de mizero.
|
|
10
|
Kaj esperos al Vi tiuj, kiuj
konas Vian nomon,
Ĉar Vi ne forlasas tiujn, kiuj serĉas Vin, ho Eternulo.
|
|
11
|
Kantu al la Eternulo, kiu
loĝas sur Cion,
Rakontu inter la popoloj Liajn farojn.
|
|
12
|
Ĉar venĝante por la
sango, Li memoras pri ili,
Li ne forgesas la krion de malfeliĉuloj.
|
|
13
|
Estu favora al Mi, ho Eternulo;
Vidu, kion mi suferas de miaj malamikoj,
Vi, kiu suprenlevas min el la pordegoj de la morto,
|
|
14
|
Por ke mi rakontu Vian tutan
gloron
En la pordegoj de la filino de Cion
Kaj mi ĝoju pri Via savo.
|
|
15
|
Eniĝis la popoloj en la
kavon, kiun ili elfosis;
En la reton, kiun ili metis, enkaptiĝis ilia piedo.
|
|
16
|
Oni ekkonas la Eternulon
laŭ la juĝo, kiun Li faris;
Per la faroj de siaj manoj estas kaptita la malpiulo. Higajon.
Sela.
|
|
17
|
La malbonuloj reiru en
ŝeolon,
Ĉiuj popoloj, kiuj forgesas Dion.
|
|
18
|
Ĉar ne por ĉiam
malriĉulo estos forgesita,
Kaj la espero de mizeruloj ne pereos por eterne.
|
|
19
|
Leviĝu, ho Eternulo, ke
homoj ne tro fortiĝu;
La popoloj estu juĝataj antaŭ Via vizaĝo.
|
|
20
|
Metu, ho Eternulo, timon sur
ilin,
La popoloj sciu, ke ili estas homoj. Sela.
|