Psalmo 10
|
1
|
Kial, ho Eternulo, Vi staras
malproksime?
Kial Vi kaŝas Vin en la tempo de la mizero?
|
|
2
|
Pro la malhumileco de malbonulo
suferas malriĉulo;
Ili kaptiĝu per la artifikoj, kiujn ili elpensis.
|
|
3
|
Ĉar malbonulo fanfaronas
pri la kapricoj de sia animo;
Rabanto forlasas, malŝatas la Eternulon.
|
|
4
|
Malpiulo en sia malhumileco ne
esploras;
En ĉiuj liaj pensoj Dio ne ekzistas.
|
|
5
|
Li ĉiam iras forte laŭ
siaj vojoj;
Viaj juĝoj estas tro alte super li;
Ĉiujn siajn malamikojn li forspitas.
|
|
6
|
Li diris en sia koro: Mi ne
ŝanceliĝos,
De generacio al generacio neniam estos al mi malbone.
|
|
7
|
Lia buŝo estas plena de
malbenado, trompo, kaj malico;
Sub lia lango estas suferigo kaj malvero.
|
|
8
|
Inside li sidas en la
vilaĝoj;
Kaŝe li mortigas senkulpulon;
Liaj okuloj spionas malriĉulon.
|
|
9
|
Li sidas inside en kaŝita
loko, kiel leono en la kaverno;
Li insidas, por kapti malriĉulon;
Kaj li kaptas malriĉulon, tirante lin en sian reton.
|
|
10
|
Li insidas, alpremiĝas,
Kaj la malriĉulo falas en liajn fortajn ungegojn.
|
|
11
|
Li diras en sia koro: Dio
forgesis,
Li kovras Sian vizaĝon, Li neniam vidos.
|
|
12
|
Leviĝu, ho Eternulo; ho
Dio, levu Vian manon;
Ne forgesu mizerulojn.
|
|
13
|
Por kio malpiulo malŝatas
Dion,
Kaj diras en sia koro, ke Vi ne postulos respondon?
|
|
14
|
Vi vidas ja, ĉar mizerojn
kaj suferojn Vi rigardas, por redoni laŭ Via forto.
Al Vi fordonas sin malriĉulo;
Por orfo Vi estas helpanto.
|
|
15
|
Rompu la brakon de malpiulo kaj
malbonulo,
Por ke eĉ serĉante lian malbonon, oni ĝin ne trovu.
|
|
16
|
La Eternulo estas Reĝo por
eterne kaj ĉiam,
Pereis la idolistoj de Lia tero.
|
|
17
|
Deziron de humiluloj Vi
aŭdas, ho Eternulo;
Vi fortigas ilian koron, Vi atentigas Vian orelon,
|
|
18
|
Por doni juĝon al orfo kaj
premato,
Por ke oni ĉesu peli homon de la tero.
|