Psalmo 19
Al la ĥorestro.
Psalmo de David.
|
1
|
La ĉieloj rakontas la
gloron de Dio,
Kaj la farojn de Liaj manoj raportas la ĉiela firmaĵo.
|
|
2
|
Tago al tago transdonas diron,
Kaj nokto al nokto faras sciigon.
|
|
3
|
Sen parolo kaj sen vortoj;
Oni ne aŭdas ilian voĉon.
|
|
4
|
Tra la tuta mondo iras ilia
ordono,
Kaj ĝis la fino de la universo iras iliaj vortoj;
Por la suno Li aranĝis tendon inter ili.
|
|
5
|
Kaj ĝi eliras kiel
fianĉo el sia baldakeno,
Ĝojas kiel heroo, trakuranta sian vojon.
|
|
6
|
Sur unu rando de la ĉielo
estas ĝia leviĝo,
Kaj ĝia rondiro estas ĝis aliaj randoj;
Kaj nenio kaŝiĝas antaŭ ĝia varmego.
|
|
7
|
La instruo de la Eternulo estas
perfekta, ĝojigas la animon;
La atesto de la Eternulo estas certa, ĝi saĝigas sensaĝulon.
|
|
8
|
La ordonoj de la Eternulo estas
justaj, ĝojigas la koron;
La ordondiro de la Eternulo estas klara, faras lumon antaŭ la okuloj.
|
|
9
|
La timo antaŭ la Eternulo
estas pura, restas eterne;
La juĝoj de la Eternulo estas veraj, kaj ĉiuj estas justaj.
|
|
10
|
Ili estas pli dezirindaj, ol oro
kaj ol multe da plej pura oro;
Ili estas pli dolĉaj, ol mielo kaj ĉelaraj mielgutoj.
|
|
11
|
Ankaŭ Via sklavo
instruiĝis per ili;
Kiu ilin observas, tiu havas grandan rekompencon.
|
|
12
|
Kiu scias siajn erarojn? Purigu
min de eraroj kaŝitaj.
|
|
13
|
Ankaŭ de intencaj eraroj
detenu Vian sklavon,
Ke ili ne regu super mi.
Tiam mi estos perfekta, kaj pura de granda peko.
|
|
14
|
Akceptu kore la vortojn el mia
buŝo kaj la parolon de mia koro antaŭ Vi,
Ho Eternulo, mia Roko kaj mia Liberiganto.
|