Psalmo 21
Al la ĥorestro.
Psalmo de David.
|
1
|
Ho Eternulo, pro Via forto
ĝojas la reĝo,
Kaj pro Via helpo kiel forte li triumfas!
|
|
2
|
Kion lia koro deziris, tion Vi
donis al li;
Kaj la peton de lia buŝo Vi ne rifuzis. Sela.
|
|
3
|
Vi antaŭvenas al li kun
beno de bono;
Vi metis sur lian kapon kronon el pura oro.
|
|
4
|
Vivon li petis de Vi;
Kaj Vi donis al li longan vivon por ĉiam kaj eterne.
|
|
5
|
Granda estas lia honoro pro Via
helpo;
Gloron kaj majeston Vi metis sur lin.
|
|
6
|
Vi donas al li eternajn benojn;
Vi gajigas lin per ĝojo antaŭ Via vizaĝo.
|
|
7
|
Ĉar la reĝo fidas la
Eternulon,
Kaj pro favoro de la Plejaltulo li ne falos.
|
|
8
|
Trovos Via mano ĉiujn Viajn
malamikojn,
Via dekstra trovos Viajn malamantojn.
|
|
9
|
Vi similigos ilin al brulanta
forno, kiam Vi koleros;
La Eternulo englutos ilin per Sia kolero,
Kaj fajro ilin formanĝos.
|
|
10
|
Ilian naskitaron Vi ekstermos de
sur la tero,
Kaj ilian semon el inter la homidoj.
|
|
11
|
Ĉar ili preparis malbonon
por Vi,
Pripensis atencon, sed ne povis ĝin plenumi.
|
|
12
|
Vi devigos ilin turni al Vi la
dorson,
Viajn tendenojn Vi direktos kontraŭ iliajn vizaĝojn.
|
|
13
|
Leviĝu, ho Eternulo, en Via
forto;
Ni kantos kaj gloros Vian potencon.
|