Psalmo 22
Al la ĥorestro. Por ario: Matenkrepuska
Cervino.
Psalmo de David.
|
1
|
Mia Dio, mia Dio, kial vi
forlasis min,
Kaj estas malproksima de mia savo, de miaj plendaj paroloj?
|
|
2
|
Mia Dio, mi vokas en la tago,
kaj Vi ne respondas;
En la nokto, kaj mi ne trovas trankvilon.
|
|
3
|
Sed Vi estas sankta,
Ho Vi, kiu loĝas inter la glorado de Izrael.
|
|
4
|
Vin fidis niaj patroj;
Ili fidis, kaj Vi ilin helpis.
|
|
5
|
Al Vi ili kriadis kaj estis
savataj;
Vin ili fidis, kaj ili ne devis honti.
|
|
6
|
Sed mi estas vermo kaj ne homo;
Mokata de la homoj, malestimata de la popolo.
|
|
7
|
Ĉiuj, kiuj min vidas,
insultas min,
Malfermegas la buŝon, balancas la kapon, dirante:
|
|
8
|
Li apogis sin al la Eternulo:
Tiu helpu lin;
Tiu savu lin, se Li amas lin.
|
|
9
|
Vi eltiris ja min el la ventro,
Vi zorgis pri mi sur la brusto de mia patrino.
|
|
10
|
Al Vi mi estis ĵetita de
post la momento de mia naskiĝo;
De la ventro de mia patrino Vi estas mia Dio.
|
|
11
|
Ne malproksimiĝu de mi,
Ĉar malfeliĉo estas proksima, kaj helpanton mi ne havas.
|
|
12
|
Ĉirkaŭis min multaj
bovoj,
Fortaj bovoj Baŝanaj stariĝis ĉirkaŭ mi.
|
|
13
|
Ili malfermegis kontraŭ mi
siajn buŝojn,
Kiel leono ŝiranta kaj krieganta.
|
|
14
|
Kiel akvo mi
disverŝiĝis,
Kaj disiĝis ĉiuj miaj ostoj;
Mia koro fariĝis kiel vakso,
Fandiĝis en mia interno.
|
|
15
|
Mia forto elsekiĝis kiel
peco da poto;
Mia lango algluiĝis al mia palato;
Kaj Vi metas min en tomban polvon.
|
|
16
|
Ĉar ĉirkaŭis min
hundoj;
Amaso da malbonuloj staras ĉirkaŭ mi;
Ili mordas miajn manojn kaj piedojn.
|
|
17
|
Mi povas kalkuli ĉiujn
miajn ostojn;
Ili rigardas kaj konstante rigardas.
|
|
18
|
Ili dividas miajn vestojn inter
si,
Pri mia tuniko ili lotas.
|
|
19
|
Sed Vi, ho Eternulo, ne
malproksimiĝu;
Mia forto, rapidu, por helpi min.
|
|
20
|
Savu de la glavo mian animon,
Mian solan savu de la hundo.
|
|
21
|
Savu min de buŝo de leono,
Kaj helpu min kontraŭ kornoj de bubaloj.
|
|
22
|
Mi predikos Vian nomon al miaj
fratoj;
En la mezo de popola kunveno mi Vin gloros.
|
|
23
|
Respektantoj de la Eternulo,
gloru Lin;
Tuta semo de Jakob, honoru Lin;
Tuta semo de Izrael, estimegu Lin.
|
|
24
|
Ĉar Li ne malŝatis kaj
ne malestimis la suferojn de premato,
Kaj ne kaŝis antaŭ li Sian vizaĝon;
Sed aŭskultis lin, kiam tiu kriis al Li.
|
|
25
|
Vin mi gloros en granda
komunumo;
Mi plenumos miajn promesojn antaŭ Liaj respektantoj.
|
|
26
|
La humiluloj manĝu kaj
satiĝu,
Gloru la Eternulon Liaj serĉantoj;
Via koro vivu eterne.
|
|
27
|
Rememoros kaj revenos al la
Eternulo ĉiuj finoj de la mondo;
Kaj kliniĝos antaŭ Vi ĉiuj popolaj familioj.
|
|
28
|
Ĉar al la Eternulo
apartenas la reĝado;
Li reĝas super la popoloj.
|
|
29
|
Manĝos kaj kliniĝos
ĉiuj grasuloj de la tero;
Antaŭ Li genufleksos ĉiuj forirantaj al la tombo
Kaj nepovantaj konservi sian animon viva.
|
|
30
|
Naskotaro Lin servos;
Oni predikos pri mia Sinjoro al la estonta generacio.
|
|
31
|
Al naskota popolo oni venos kaj
predikos
Pri Lia justeco kaj pri Liaj faroj.
|