Psalmo 25
De David.
|
1
|
Al Vi, ho Eternulo, mi levas
mian animon.
|
|
2
|
Ho mia Dio, Vin mi fidas;
Ne lasu min hontiĝi;
Ne lasu, ke miaj malamikoj moku pri mi.
|
|
3
|
Ĉar neniu el tiuj, kiuj
esperas al Vi, hontiĝos;
Nur tiuj hontiĝos, kiuj forlasas Vin senpripense.
|
|
4
|
Viajn vojojn, ho Eternulo,
montru al mi:
Instruu min sekvi Vian iradon.
|
|
5
|
Gvidu min en Via vero kaj
lernigu min,
Ĉar Vi estas la Dio, kiu min helpas;
Al Vi mi esperas ĉiun tagon.
|
|
6
|
Rememoru, ho Eternulo, Vian
kompatemecon kaj Vian favorkorecon,
Ĉar ili estis de ĉiam.
|
|
7
|
La pekojn de mia juneco kaj
miajn krimojn ne rememoru;
Laŭ Via favorkoreco rememoru min,
Pro Via boneco, ho Eternulo!
|
|
8
|
Bona kaj justa estas la
Eternulo,
Tial Li montras al pekantoj la vojon.
|
|
9
|
Li gvidas la humilulojn en
justeco,
Kaj instruas al la humiluloj Siajn vojojn.
|
|
10
|
Ĉiuj vojoj de la Eternulo
estas favorkoreco kaj fideleco al tiuj,
Kiuj observas Lian interligon kaj Liajn leĝojn.
|
|
11
|
Pro Via nomo, ho Eternulo,
pardonu al mi mian pekon,
Ĉar ĝi estas granda.
|
|
12
|
Al ĉiu homo, kiu timas la
Eternulon,
Li montras la vojon, kiun tiu devas elekti.
|
|
13
|
Lia animo ĝuos bonon,
Kaj liaj idoj posedos la teron.
|
|
14
|
Konfidon de la Eternulo havas
Liaj timantoj;
Kaj Sian aranĝon Li sciigas al ili.
|
|
15
|
Miaj okuloj estas ĉiam
direktitaj al la Eternulo,
Ĉar Li eltiras el reto miajn piedojn.
|
|
16
|
Turnu Vin al mi kaj korfavoru
min,
Ĉar mi estas soleca kaj mizera.
|
|
17
|
La suferoj de mia koro estas
grandaj;
El mia premateco elkonduku min.
|
|
18
|
Rigardu mian suferon kaj
mizeron,
Kaj pardonu ĉiujn miajn pekojn.
|
|
19
|
Rigardu, kiel multaj estas miaj
malamikoj
Kaj per kia kruela malamo ili min malamas.
|
|
20
|
Gardu mian animon kaj savu min;
Ne lasu min hontiĝi, ĉar Vin mi fidas.
|
|
21
|
Senkulpeco kaj justeco defendu
min,
Ĉar al Vi mi esperas.
|
|
22
|
Liberigu, ho Dio,
Izraelon el ĉiuj liaj suferoj.
|