Psalmo 27
De David.
|
1
|
La Eternulo estas mia lumo kaj
mia savo; kiun mi devas timi?
La Eternulo estas la forto de mia vivo; kiu povas min teruri?
|
|
2
|
Kiam alproksimiĝos al mi
malbonfarantoj, por manĝi mian karnon,
Miaj kontraŭuloj kaj malamikoj, ili surpuŝiĝos kaj falos.
|
|
3
|
Se elpaŝos kontraŭ min
armeo,
Mia koro ne ektimos;
Se leviĝos kontraŭ min milito,
Ankaŭ tiam mi havos fidon.
|
|
4
|
Nur unu aferon mi petas de la
Eternulo, nur tion mi deziras:
Ke mi restu en la domo de la Eternulo en la daŭro de mia tuta vivo,
Por rigardi la ĉarmon de la Eternulo, admiri Lian templon.
|
|
5
|
Ĉar Li kovros min en Sia
kabano en la tago de malbono;
Li kaŝos min en sekreta loko de Sia tendo;
Sur rokon Li levos min.
|
|
6
|
Kaj nun leviĝos mia kapo
super miajn malamikojn, kiuj min ĉirkaŭas;
Kaj mi oferfaros en Lia tendo oferojn de danko;
Mi kantos kaj gloros la Eternulon.
|
|
7
|
Aŭskultu, ho Eternulo, mian
voĉon, kiam mi vokas;
Korfavoru min, kaj respondu al mi.
|
|
8
|
De Vi diris al mi mia koro:
Serĉu Mian vizaĝon.
Vian vizaĝon, ho Eternulo, mi serĉas.
|
|
9
|
Ne kaŝu antaŭ mi Vian
vizaĝon,
Ne forpuŝu en kolero Vian sklavon;
Vi estis mia helpo,
Ne forpuŝu kaj ne forlasu min, ho Dio de mia savo.
|
|
10
|
Ĉar mia patro kaj mia
patrino min forlasis,
Sed la Eternulo min akceptis.
|
|
11
|
Instruu al mi, ho Eternulo, Vian
vojon,
Kaj konduku min sur ĝusta irejo, spite miajn insidantojn.
|
|
12
|
Ne fordonu min al la volo de
miaj premantoj;
Ĉar stariĝis kontraŭ mi falsaj atestantoj, plenaj de rabemeco.
|
|
13
|
Se mi ne esperus vidi la bonecon
de la Eternulo
En la lando de vivantoj!
|
|
14
|
Esperu al la Eternulo;
Tenu vin forte, forta estu via koro;
Jes, esperu al la Eternulo.
|