Table of Contents | Words: Alphabetical - Frequency - Inverse - Length - Statistics | Help | IntraText Library

Psalmaro

IntraText CT - Text

  • Psalmo 28
Previous - Next

Click here to hide the links to concordance

Psalmo 28
De David.

1

Al Vi, ho Eternulo, mi vokas;
Mia Roko, ne silentu al mi;
Se Vi silentos al mi, mi similiĝos al tiuj,
Kiuj iras en la tombon.

2

Aŭskultu la voĉon de mia petego, kiam mi krias al Vi,
Kiam mi levas miajn manojn al Via plejsanktejo.

3

Ne kunpereigu min kune kun malpiuloj, kaj kun krimfarantoj,
Kiu parolas pace kun siaj proksimuloj,
Dum malbono estas en ilia koro.

4

Redonu al ili laŭ iliaj faroj kaj laŭ iliaj malbonaj agoj;
Laŭ la faroj de iliaj manoj redonu al ili;
Redonu al ili, kion ili meritas.

5

Ĉar ili ne atentas la agojn de la Eternulo
Kaj la farojn de Liaj manoj,
Li disbatos ilin kaj ne rekonstruos.

6

Glorata estu la Eternulo,
Ĉar Li aŭskultis la voĉon de mia petego.

7

La Eternulo estas mia forto kaj mia ŝildo;
Lin fidis mia koro, kaj Li helpis min;
Tial ekĝojas mia koro,
Kaj per mia kanto mi Lin gloros.

8

La Eternulo estas ilia forto,
Li estas savanta forto por Sia sanktoleito.

9

Helpu Vian popolon kaj benu Vian heredon,
Kaj paŝtu kaj altigu ilin eterne.

 

 




Previous - Next

Table of Contents | Words: Alphabetical - Frequency - Inverse - Length - Statistics | Help | IntraText Library

Best viewed with any browser at 800x600 or 768x1024 on Tablet PC
IntraText® (V89) - Some rights reserved by EuloTech SRL - 1996-2007. Content in this page is licensed under a Creative Commons License