Psalmo 31
Al la ĥorestro.
Psalmo de David.
|
1
|
Vin, ho Eternulo, mi fidas, ke
mi neniam estu hontigita;
Per Via justeco savu min.
|
|
2
|
Klinu al mi Vian orelon, rapide
savu min!
Estu por mi forta roko, fortika kastelo, por helpi min.
|
|
3
|
Ĉar Vi estas mia roko kaj
mia kastelo;
Kaj pro Via nomo gvidu min kaj konduku min.
|
|
4
|
Eligu min el la reto, kiun ili
metis kontraŭ mi;
Ĉar Vi estas mia fortikaĵo.
|
|
5
|
En Vian manon mi transdonas mian
spiriton;
Vi savas min, ho Eternulo, Dio de la vero.
|
|
6
|
Mi malamas la adorantojn de
vantaj idoloj,
Sed mi fidas la Eternulon.
|
|
7
|
Mi gajas kaj ĝojas pro Via
favoro;
Ĉar Vi vidis min mizeron,
Vi eksciis la suferojn de mia animo,
|
|
8
|
Kaj Vi ne transdonis min en la
manon de malamiko,
Vi starigis miajn piedojn sur vasta loko.
|
|
9
|
Korfavoru min, ho Eternulo,
ĉar mi suferas;
Malfortiĝis de malĝojo mia okulo, mia animo, kaj mia korpo.
|
|
10
|
Ĉar mia vivo
konsumiĝis de malĝojo kaj miaj jaroj de ĝemado;
Mia forto malaperis per mia kulpo, kaj miaj ostoj malfortiĝis.
|
|
11
|
Per ĉiuj miaj malamikoj mi
fariĝis granda hontindaĵo por miaj najbaroj
Kaj teruraĵo por miaj konatoj;
Kiuj vidas min sur la strato, tiuj forkuras de mi.
|
|
12
|
Oni forgesis pri mi en la koro,
kiel pri mortinto;
Mi fariĝis kiel rompita vazo.
|
|
13
|
Ĉar mi aŭdas la
insultojn de multaj;
Ĉirkaŭe estas minacoj;
Ili kune konspiras kontraŭ mi,
Ili intencas pereigi mian vivon.
|
|
14
|
Sed mi--mi fidas Vin, ho
Eternulo;
Mi diras: Vi estas mia Dio.
|
|
15
|
En Via mano estas mia sorto;
Savu min de la mano de miaj malamikoj kaj persekutantoj.
|
|
16
|
Lumu per Via vizaĝo al Via
sklavo,
Helpu min per Via boneco.
|
|
17
|
Ho Eternulo, ne hontigu min,
ĉar mi vokis al Vi;
Hontigitaj estu la malpiuloj, ili silentiĝu por ŝeol.
|
|
18
|
Mutiĝu la mensogaj
buŝoj,
Kiuj parolas arogante kontraŭ piulo,
Kun fiero kaj malestimo.
|
|
19
|
Kiel granda estas Via boneco,
kiun Vi konservis por tiuj, kiuj Vin timas,
Kaj kiun Vi faris antaŭ la homoj por tiuj, kiuj Vin fidas!
|
|
20
|
Vi kovras ilin per la kovro de
Via vizaĝo kontraŭ homaj atencoj,
Vi kaŝas ilin en tendo kontraŭ malamikaj langoj.
|
|
21
|
Glorata estu la Eternulo,
Kiu aperigis al mi mirindan favoron en fortikigita urbo.
|
|
22
|
Kaj mi diris en mia
konfuziĝo:
Mi estas forpuŝita for de Viaj okuloj;
Tamen Vi aŭskultis la voĉon de mia preĝo, kiam mi vokis al Vi.
|
|
23
|
Amu la Eternulon, ĉiuj Liaj
piuloj;
La fidelulojn la Eternulo gardas,
Kaj Li repagas sufiĉege al tiuj, kiuj agas malhumile.
|
|
24
|
Estu kuraĝaj, kaj forta
estu via koro,
Vi ĉiuj, kiuj esperas al la Eternulo!
|