Psalmo 32
Instruo de David.
|
1
|
Feliĉa estas tiu, kies
krimo estas pardonita, kies peko estas kovrita.
|
|
2
|
Feliĉa estas la homo, al
kiu la Eternulo ne kalkulas lian kulpon
Kaj en kies spirito estas nenia malvero.
|
|
3
|
Kiam mi silentis, miaj ostoj
senfortiĝis
De mia ĉiutaga ploregado.
|
|
4
|
Ĉar tage kaj nokte pezis
sur mi Via mano;
La freŝecon de mia sukoj anstataŭis sekeco de somero.
Sela.
|
|
5
|
Mian pekon mi konfesis al Vi,
kaj mian kulpon mi ne kaŝis;
Mi diris: Mi konfesos miajn krimojn al la Eternulo;
Kaj Vi deprenis la kulpon de mia peko. Sela.
|
|
6
|
Pro tio preĝu antaŭ Vi
ĉiu piulo en favora tempo,
Por ke ĉe la disverŝiĝo de grandaj akvoj ili lin ne atingu.
|
|
7
|
Vi estas mia ŝirmo;
Kontraŭ sufero Vi min gardos,
Per kantoj de savo Vi min ĉirkaŭos. Sela.
|
|
8
|
Mi prudentigos vin, kaj montros
al vi la vojon, kiun vi devas iri;
Kun konsiloj Mi direktos sur vin Mian okulon.
|
|
9
|
Ne estu kiel ĉevalo, kiel
senprudenta mulo,
Al kiuj oni devas kateni la buŝon per brido kaj buŝpeco,
Alie ili ne venos al vi.
|
|
10
|
Multajn frapojn havas la
malpiulo;
Sed kiu fidas la Eternulon, tiun ĉirkaŭas favoro.
|
|
11
|
ĝoju pro la Eternulo, kaj
gaju, ho justuloj;
Kaj triumfu ĉiuj, kiuj havas pian koron!
|